Numero 5

La Biblioteko Geisel | Letero | Poemo | Poemoj |

La Biblioteko Geisel

Rolando MARKS

La Bibliotekon Geisel sidas en la centro de la granda Universitato de Kalifornio ĉe San Diego – fizike kaj intelekte. Inter ĝiaj ok etaĝoj (kaj pluraj subteraj etaĝoj), oni povas trovi preskaŭ iun ajn libron pri preskaŭ iu ajn temo.


La Biblioteko Geisel estis konstruita en 1970. En 1995, la biblioteko eknomiĝis Geisel omaĝe al Audrey S. kaj Theodore Seuss Geisel. Preskaŭ ĉiuj geknaboj kaj gepatroj scias la nomon “Dr. Seuss,” kiun Dr. Geisel uzis por verki siajn famajn librojn.


Por esperantistoj, la plej grava sekcio de la biblioteko estas en la sepa etaĝo. Kiel mi malkovris tion? Mi serĉis en la komputilo-katalogo “Esperanto Dictionary” [Esperanto Vortaro]. Mi trovis plurajn librojn, kiuj havas preskaŭ la saman voknumeron. Ekzemple, la libro, kiun mi trovis, “The Esperanto-English Dictionary,” verkita de Edward A. Millidge, havas la voknumeron PM 8237.M6 1956. Aliajn verkojn oni trovas apud ĝi, inkluzie la revuon “Esperanto,” notojn de ELNA, du verkojn de Ŝekspiro en Esperanto (Reĝo Lear kaj Otelo) kaj aliajn librojn en kaj pri Esperanto. Notu bone: se vi serĉas Esperantajn librojn en la komputilo-katalogo, la rezulto en la komputilo montru la mallongigon “SSH,” por la kolekto “Social Sciences and Humanities” (Sociaj Scioj kaj Homaraj Studoj). La mallongigo “SIO” estas por la biblioteko de oceanografio.


Mi ne trovis mapon de la biblioteko, sed la homoj ĉe la Informejo (“Information Desk”) estas helpemaj. Tie troviĝas ankaŭ pluraj informiloj pri la biblioteko: la horaro, vojoj en la biblioteko, rimedoj de la biblioteko, ktp.
Si vi ne jam vizitis la bibliotekon, mi forte rekomendas iri. Eble vi renkontos min tie!

Letero

Klaĉjo

Estimata redaktoro,

Mi bezonas grumbli publike pri via gazetaĉo. Efektive, mi estas la patro de Aĉjo -- aŭ alivorte, la Aĉjopaĉjo.

Laŭdire, vi jam cenzuris kelkajn poemojn de tiu ĉi elstara poeto (kiu nur koincide parencas al mi) kaj eĉ aldonis moketan "klarigon" al lia debuta majstroverko por averti la legantaron!

Tio, sinjoro, estas krimo kontraŭ arto. Oni scivolas, ĉu vi same avertus homojn pri beletraĵoj verkitaj de Auld, Baghy, aŭ
Kalocsay, ekzemple? Ege dubindege! Sendube vi timas tiun ĉi nepre famiĝontan poeton, kaj vi tial strebas malebligi nian novan stelulon gajni sian propran gloron.

Plendante via,
Klaĉjo

Poemo

Aĉjo

Okuloj blubluaj min regas kolore,
hararo brilegas sunece kaj ore.
Mi pensas pri sablo, mi revas pri maro,
sed ŝi ne konsentis ke tien ni iru.

Nun mankas la vortoj esprimi, jen baro!
Nek tion admiru, nek tion vi miru,
Ĉar tiel fuŝiĝas ĉi ĉia afero
de ĉiuj ni viroj de tiu ĉi tero.


-Aĉjo

Poemoj

Aĉjeto

En la urbo de La Jolla
Sidis ŝi kun li, tre ĝoja
Pro la ĝu’ de manĝo soja
Kaj ĉeest’ de hundo boja.

Sed la manĝo fakte aĉis,
Al ŝi tute ne ghi plaĉis.
Al li sur la plankon kraĉis,
Kaj al amikin’ ŝi klaĉis.

Nun la paro estas nulo
Pro kuiristo, ja stultulo.
Mi esperas ke la pulo
Pikos lin en la okulo!

~Aĉjeto



Venis al la esperanta
Kurso homo eleganta,
Riĉulo kun mon’ kontanta
Kaj vestaĵo malbrokanta.

Sed parolis li per Ido
Ho ve, kial la perfido?
Por forlogo de ŝafido?
Al diablo, kun rapido!

~Aĉjeto