Numero 3

Vizito al la Avariaro Birch | Kio estas “La Grupo de Sep”? | Du Ŝercoj | Hajko: "La Dua Tagmezo en La Jolla" |

Vizito al la Avariaro Birch

Helen FARAJI

En San Diego, je lundo la 10-a de julio

Je la dua posttagmeze, post la tagmanĝo, 23 gesamideanoj kolektiĝis ĉe la pordo de kafejo Ventanas (kie ni ĉiutage manĝas). Dum preskaŭ dudek minuta piediro al la akvariaro* ni preterpasis belajn konstruaĵojn kaj arbojn.
Atinginte la akvariaron ni vidis du akvujojn – grandan kaj malgrandan – en kiuj estis skulptaĵoj de grandaj fiŝoj. Akvo falis de iliaj buŝoj kaj naĝiloj, kaj mevo flugis super la skulptaĵoj. Flanke estis malgranda kafejo. Oni povis ripozi sur bluaj seĝoj – fakte, ĉio estis blua, kiel la akvo en la tre proksima Pacifika maro.


Laŭvice ni aĉetis studentajn biletojn kontraŭ $8. En la akvariaro, oni povas viziti kaj legi pri ĉiuj belaj – kaj laŭ mi kelkaj malbelaj kaj eĉ timindaj – fiŝoj. Multaj el la marbestoj venis de la maro apud San Diego, sed kelkaj venis longdistance, eĉ el Aŭstralio.


Ĉe la flanko de la akvariaro estis butiko plenplena de diversaĵoj, kiuj montris fiŝojn aŭ la markon de la akvariaro. Ankaŭ troviĝis multaj libroj pri San Diego kaj belaj vizitindaj lokoj. Post du horoj kelkaj el ni revenis per aŭtobuseto senpage pro la studentaj identigiloj.


La vizito estis ege interesa kaj mirinda.


* (RED) La studentoj en la supera nivelo proponis “akvariaro” anstataŭ “akvariego,” kiun mi uzis hieraŭ. Vidinte la akvariaron Birch, kiu enhavis multajn akvariojn kaj eĉ kelkajn akvariegojn, mi plene subtenas ilian proponon.

Kio estas “La Grupo de Sep”?

Vernero MOELLER

Preskaŭ ĉiu kanadano scias, kio estas la “Grupo de Sep,” sed preskaŭ neniu ekster Kanado scias.

La Grupo de Sep estas grupo de sep kanadaj pentristoj. Ili formiĝis en 1920 en Toronto, Kanado, post ekspozicio de siaj pentraĵoj. La grupo disiĝis en 1932.

Tiuj artistoj pentris la kanadan pejzaĝon, precipe la arbojn, lagojn, rokojn, kaj montojn en la norda parto de Kanado. Ili intencis uzi novan stilon de pentroarto, eble formante novan kanadan artskolon.

Komence la publiko ne akceptis la novan stilon, sed hodiaŭ oni pagas multe da mono por aĉeti nur unu el la pentraĵoj. Sed en 1920, tiuj artistoj vivis en mizero. Eble post cent jaroj, la mondo estimos ankaŭ la Esperantajn lingvon kaj kulturon en la sama maniero.

Du Ŝercoj

Tina SEASTROM

Estis du maljunulinoj. Ili estis en aŭto kaj Mary stiris. Mary iris tra ruĝa lumo. Ŝia amikino diris, “Mary, vi iris tra ruĝa lumo!” Kaj Mary diris, “Ho, mi pensis, ke vi stiras...”

Estis du maljunuloj. Unu diris al la alia, “Estas unu bona afero pri maljuniĝado. Oni renkontas novajn homojn ĉiutage.”

Hajko: "La Dua Tagmezo en La Jolla"

Ĵenja PADBURY

Jen fiŝoj de mar'.
Tre belaj bestoj, ĉu ne?
Mi nun manĝas vin!