Numero 8
Joĉjo Pomsemo
Haruo
Johano ĈAPMANO [aŭ eble pli ĝuste Patĉapo, ĉar kutime oni bildigas lin kun renversita pato sur la kapo] (1774-1845) estis usona pioniro kiu famiĝis pro sia plantado de multegaj pomujoj en la limregiono de setlado (nunaj ŝtatoj Ohio kaj Indianio), ekde 1797. Li estas la protagonisto de multaj fruusonaj legendoj, sed la historiaj informoj pri lia vivo estas tre malmultaj. Laŭ legendoj, li donacadis pomajn semojn aŭ arbidojn al ĉiuj, kiujn li renkontis dum la migrado; li vojaĝadis centojn da kilometroj por varti siajn pomarbarojn; kaj li servis kiel ŝamano al la indianoj de la regiono. Tiuj kaj multaj aliaj rakontoj pri lia donacemo kaj semado disvastiĝis dum la dua duono de la 19a jarcento. La historiaj faktoj estas pli modestaj. Ĉapmano naskiĝis en Leominster, Masaĉuseco. Li ekmarŝis tra okcidentaj regionoj en 1797, kaj fine de la vivo li proprietis preskaŭ 500 hektarojn da pomarbaroj en disaj lokoj. Eĉ nuntempe, vojaĝante tra tiuj partoj de Usono kie li aktivis, oni povas vidi arbojn, kiuj kreskis el lia laboro.
Gefilte-fiŝo
Gefilte-fiŝo estas tradicia fiŝ-bula plado de aŝkenazaj (orienteŭropaj) judoj.
Ingrediencoj:
- 3 kg da dolĉakvaj fiŝoj (tradicie, egalaj porcioj da koregono, karpo kaj ezoko)
- 5 cepoj
- 2,5 litroj da akvo
- 20 ml da salo
- 10 ml da pipro nigra
- 3 ovoj
- 200 ml da fridega akvo
- 3 ml da sukero
- 50 ml da maca aŭ biskota faruno
- 3 karotoj iom longe tranĉitaj
Instrukcio:
Fileigu la fiŝojn, konservante la kapojn, haŭtojn kaj ostojn.Metu la fiŝajn kapojn, haŭtojn, kaj ostojn, 4 tranĉitajn cepojn, 10 ml da salo kaj 5 ml da pipro en 1,25 litrojn da akvo; boligu dum pretigado de la fiŝaĵo.
Muelu la fiŝfileojn kaj la ceteran cepon. Metu la muelaĵon en grandan bovlon. Aldonu la ovojn, ceteran akvon, sukeron, farunon kaj ceterajn salon kaj pipron. Hakmiksu ĝis alta grado de subtileco. Per malsekigitaj manoj, formu la miksaĵon en bulojn. Zorge faligu la bulojn en la bolantan fiŝakvon. Aldonu la karotojn.
Malstrikte kovru la poton kaj malaltigu la kuirtemperaturon. Boletigu 90 minutojn. Dum la lastaj 30 minutoj tute malkovru la poton. Gustumu kaj ĝustigu la spicojn (aldonante salon, pipron aŭ akvon laŭbezone). Prenu for de la forno kaj aldonu la fridegan akvon. Prenu la fiŝbulojn el la supo kaj aranĝu ilin sur telero. Verŝu iom el la supo, tra kribrilo, sur la bulojn; aranĝu la karotojn ĉirkaŭ la bularo. Metu la teleron en fridujon, lasante ĝin tie dum almenaŭ du-tri horoj.
Prezentu la pladon kun krena saŭco (tradicie kun betoj aŭ betsuko aldonitaj pro koloro) por trempado.
"There's a Certain Slant of Light:" Literatura Suplemento de La NASKa Fasko
Emily Dickinson (1830-1886) estas fame konata usona poeto, kiu naskiĝis en la proksima urbo de Amherst, Masaĉuseco. Ŝi verkis preskaŭ 2 000 poemojn, sed publikigis nur dek dum sia vivo. La unuan volumon de ŝiaj poemoj oni eldonis en 1890, post ŝia morto. Oni nomas ŝin "The Belle of Amherst" ("La Belulino de Amhersto"); ŝi neniam edziniĝis, apenaŭ iam vojaĝis ekster sian urbon, kaj vivis iom ermite. Ŝi loĝis en la sama domo en Amherst de 1855 ĝis sia morto. La ritmo en ŝiaj poemoj ofte similas al la ritmo de himnoj, kaj ŝi ofte uzis duon-rimojn kaj kvazaŭ-rimojn. Multaj el ŝiaj poemoj aperis en leteroj kiujn ŝi sendis al amikoj kaj konatoj.
Jen unu el ŝiaj poemoj, en la (malfacile komprenebla) angla originalo, kaj en du malsamaliraj tradukoj de Liĉjo kaj Steĉjo.
There's a certain slant of light, | Vintre, posttagmeze | Oblikvas iel lum' de tag', |