la NASKa fasko

Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto 2006


Numero 7

POEMETO PRI MILITEGOJ

Trad. Haruo / Verkinto ne memorata

En la Granda Milito klopodis ni

La mondo savi por demokrati'.


En la dua mondmilito sen avar'

Ni savis la mondon por la homar'


Kaj la tria mondmilito, laŭ nunaj kredoj,

La mondon konservos por la blatedoj.

Simmon kaj la Chapman Stick

Jen bona nomo por grava nova Esperanto-filmo, ĉu ne? Tamen, temas ne pri io morta kaj plata, sed pri "viva" muziko ĉi tie ĉe NASK. Simmon ludis ĝin kaj kantis proprajn tradukojn de du kantoj dum la vizito de la ESNEanoj pastintadimanĉe. Poste, li skribis al mi, ke "se io ja aperos en la NASKa Fasko pri ĝi, mi volas diri ke mi volonte ludos kaj kantos denove pro ĉiuj kiuj mistrafis la prezent-adon." Mi mem forte esperas, ke tia rekoncerto ja okazos tie ĉi dum la restanta parto de NASK.

NOREK 2006: Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco

NOREK (kiun mi mem fondis ĉirkaŭ 1981) estas la ĉefa ĉiujara kunveno de Esperantistoj el nordokcidenta Usono (ĉefe la ŝtatoj Vaŝingtonio, Oregono kaj Idaho) kaj sudokcidenta Kanado (ĉefe la provincoj Brita Kolumbio kaj Alberto). Ĝis nun dum ĝia kvaronjarcenta ekzisto ĝi neniam okazis en Seatlo mem. Ĉi-jare, pro nia jubileo, ni decidis gastigi ĝin, kaj mi volas inviti vin ĉiujn al ĝi. (Se vi ne povas veni, vi povas sendi telegramon ;-) ) Ni planas plenan programon, tro plenan por ĝin prezenti en La NASKa Fasko, sekve mi aldonas al tiu ĉi numero folion (iaverdan) pri la planata programo, kaj alian folion (blankan) kun la aliĝilo kaj informoj pri loĝado ktp. Ni planas ankaŭ antaŭekskurson al insulo Orcas, se iu interesiĝas pri tia aranĝo. Unu el niaj kunfondintoj (Richard Geoghegan, la unua anglalingva Esperantisto en la mondo) iam loĝis en tiu insulo, en la urbeto Eastsound, kaj nun tie loĝas kara pioniro de ELNA kaj iama aktivulo en SES, David Richardson, kiun ni deziras viziti ĉar li verŝajne ne povos veni en la urbon por la konferenco.

Kun komentoj aŭ salutoj bonvolu kontaki la redaktoron aŭ paĝestron.