Numero 6
Novaĵo pri niaj libroj ĉe SIT
Vizitu la Bibliotekon Donald B. Watt en la Rotch Learnada Centro. Pli ol cent Esperanto-libroj troviĝas en la biblioteko ĉe SIT. Oni povas pruntepreni librojn per la montrado de via manĝokarto aŭ nur diri ke vi partoprenas la Esperanto-kursaron. La horaro estas 8h30 ĝis 22h00 (lundon ĝis vendredon) kaj 12h00 ĝis 20h00 semajnfine. Entajpu la vorton Esperanto por trovi la liston. La plejparto troviĝas meze en la unua bretaro inter PE1108 kaj PR 9499.
Literatura suplemento
La hodiaŭa numero de La NASKa Fasko havas Literaturan Suplementon, kiu konsistas el la unua ĉapitro de La Infana Raso de William Auld. Tio estas libre longa poemo (en laŭ mia memoro proksimume 25 “ĉapitroj”) pri la homa evoluado de mikrobo ĝis Zamenhof. (Mi trosimpligas la temon.) Mi pretis (se necese) deklami ĝin dum la ESNE-vizito hieraŭ, sed ĉar tio ne necesis mi decidis uzi la jam printitajn ekzemplerojn en LNF. – Haruo