Numero 5
Kelkaj plezuroj de la unua semajno ĉe NASK
Reni Porter
- La perfekta temperaturo kaj vetero -- la antaŭa jaro ĉi tie estis diable malvarma.
- Audi la rrrrrrojn kiam Sylvain trrrilas siajn rrrrrojn. (mi mem tute ne povas rrrrrrrr)
- Kaŭzi ke Katalin dancu unu-krure
- Trovis nigrajn frambojn tie… kaj tie...kaj ĉie.
- Vidi la samsekseman nigrulon en ina robo danci kaj rideti al ĉiuj en la urbeto dum la parado je la 4a de julio.
- Vidi la anarĥiistojn inter la militaj grupoj en la parado.
- Malkovri ombritan vojon por piedmarŝi.
- Vidi la plezuron en la vizagoj de la komencantoj, kiam mi komprenas ilian paroladon kaj ili komprenas mian. (surprizo. E-o efektive funkcias!)