Numero 4
Halifakso al Brattleboro
Reni Porter
Mi vojaĝis el mia hejmo en Halifakso, Nova Skotio je la orienta marbordo de Kanado en mia kamioneto. La vojaĝo de 1200 km daŭris tagon kaj duonon. Mi komencis rekte norden. Ja jes tio estas la precise malĝusta direkto, sed mi devis unue rondiri la kapon de la golfo Fundy. Poste tra la provinco Nova Brunsviko. Kaj trans la urbo de Moncton kio estas duone franca parolanta kaj duone angla parolanta. Nova Brunsviko estas la sola provinco en Kanado, kiu estas oficiale du-lingva. La aliaj partoj de Kanado havas ambaŭ oficialajn lingvon sed unu lingvo aŭ la alia estas malgranda minoritato en la ceteraj partoj de Kanado. Poste mi trairis la provincan ĉefurbon St. John. Oni ne devus konfuzi St. John kaj St.John's. Ankaŭ St. John's estas en atlantika Kanado -- en Novlando. La maristoj nomas ilin jene: Newfy John kaj Brunswick John por distingi.
Mi transis la landlimon ĉe St. Stevens, N.B,- Calais, Me [Majno]. Por la unua jaro aŭ du post 2001-09-11 la Usonaj doganistoj zorge serĉis ĉiujn. Soldatoj deĵoris proksime al la doganistoj. Nun la donganistoj estas solaj kaj ne serĉas min -- du aŭ tri sufiĉe ĝentilaj demandoj sufiĉas. Post tiu rapida transiro mi vojaĝis per ŝoseo 9, kiun oni nomas la "airline route" -- la aviadila vojo. Se vi rigardas supren proksimume 10 kilometroj vi vidus vaporajn vostojn unu post aliaj ĉar la granda cirkla vojo inter Washintono-Nov Jorko-Bostono kaj norda europo estas je la sama linio de la 9a ŝoseo. Sed mi flugis 100 kph ne 500.
Mi haltis por la nokto ĉe la Wal-Mart-Parkejo en Newport, Majno. Walmart havas necesejojn, apotekon, manĝboutikon . . . ĉion. Kaj, se aliaj ruldomoj parkas, oni loĝas en sekura portempa vilaĝeto. "Boondocking" [búndakin] estas la angla priskribo- tio estas dormi en ruldomo sen elektro aŭ akvo. Kaj des pli bone, ke la policanoj ne ĝenas vin. Eble ĉar Wal-Mart havas multe pli da povo ol urbetoj kiel Newport. Multaj personoj plendas pri Wal-Mart, inkluzive min, sed W-M estas bona civitano al niaj "boondockers".
Mi trapasis la Prezidentajn montojn en norda Nova Hampŝiro. La pinoj ne estis videblaj pro la nebulo. Sed por persono kiu loĝas en Nova Skotio la moviĝema nebulo estas en si mem bela vidaĵo. Post la transiro de la rivero Connecticut, mi estas en Vermonto. Usona ŝoseo 91 kaj la rivero ambaŭ falis rekte suden al Brattleboro. Se mia kamioneto estus pli flosigebla, mi povintus ŝpari benzinan monon. Sed mi vojaĝis en la tradicia maniero kaj Ellen kaj Lee bonvenigis min kaj la aliajn en diman-ĉo posttagmeze.
Butikumi en urbo-centro de Brattleboro kaj Proksime
Evelyn Goldberg
La urbo-centro de Brattleboro estas tre malnova bela urbeto en la verdaj montoj de Vermonto. Ĝi havas proksimume duonan mejlon de diversaj butikoj. Mia plej ŝatata vendejo estas preskaŭ ĉe la alia flanko de la urbeto. Ĝia nomo estas Experienced Goods Thrift Shop. Tie, vi povus aĉeti multajn malnovajn aĵojn por iomete da mono. En la pasintaj jaroj mi kaj miaj Esperantistaj geamikoj aĉetis telefonrespondilon (por mia ĉambro) por nur $3.50, kaj vestojn por nur unu aŭ du aŭ tri dolaroj, kaj fotilon, kaj ŝuon, sakon, pelvon, banorobon, juvelojn, meblon, spegulon kaj tiel plu. La profito helpadas la Brattleboro Area Hospice por malsanaj, mortantaj homoj. Se vi aĉetis ion, kaj vi ne ŝatas ĝin poste, vi povos redoni ĝin.
Mia edzo, Vilĉjo, trovis fascinajn kolektindaĵojn (antikvaĵojn) ĉe la Twice Upon A Time Antique Center. Ĝi estas ĉe la ĉefa strato kaj estas tre granda. Multaj aliaj butikoj vendas ladaĵojn, librojn, ŝuojn, medikomentojn, memoraĵojn kaj artaĵojn. La grandega butiko, Brattleboro Food Co-op, vendas sanajn manĝojn kaj alijan sanajn, naturmedie-simpatiajn aĵojn.
Wal*lMart estas grandega butikego je mallonga distanco trans la ponto en Nov-Hampŝiro kaj vendas ĉion.
Proksime al SIT estas pluraj butikoj. Home Depot vendas multajn konstruilojn. Hanniford, la granda memserva vendejo, vendas multajn manĝojn. Baker's vendas kardojn kaj donacojn. La butiko Dollar Tree vendas multajn aĵojn por nur unu dolaro. Mi aĉetis vest-arkojn tie. Staples vendas skribilojn, skriblibrojn, paperojn, tondilojn, liniilojn kaj provizojn por komputiloj.
Se vi ŝatas pulbazarojn, tie estas pluraj el ilin en la areo. Ili malfermas dum la semajnfinoj. Ĉe pulbazarojn, vi povas marĉandi pri la prezo. Sciiĝi la loko de pulbazarojn, vi povus demandi ĉe la vizitantcentrejo, kiu estas survoje al Brattleboro centro.
Mi esperas ke vi havos tre amuzan kaj felicon tempon dum viaj butikumaj spertoj.
Mar-kanto pri la Idistoj: La Vera Verda Stel'
Sur la verda mar' velis alta karavel',
Kaj nomiĝis tiu ŝipo la Vera Verda Stel',
Kaj minacis ĝin piratoj de l' Idisma fi-kartel'
Dum ĝi velis sur la verda, verda, verda,
ĝi velis sur la verda mar'.
Ekparolis ŝipa knab' dekjaraĝa (pli-malpli),
Kaj li diris, "Ho ŝipestro, kio estos la premi'
Se l' piratan malamikon ruze kaŝ-alnaĝos mi
Kaj sinkigos ĝin en verda, verda, verda,
sinkigos en la verda mar'?"
"Per oro kaj arĝento mi rekompencos vin,
Kaj la belan filineton vi havos por edzin'
Se vi naĝos al la ŝip' kaj vi submarigos ĝin
Dum ĝi velas sur la verda, verda, verda,
ĝi velas sur la verda mar'.
Sin pretigis do la knab' kaj impetis tra la mar',
Kaj li naĝis ĝis la ŝipo de l' pirata Idistar',
Kaj li per aleno akra boris truojn tri aŭ kvar,
Kaj sinkigis ĝin en verda, verda, verda,
sinkigis en la verda mar'.
Kaj renaĝis al la Vera Verda Stelo la knabet'.
"Min eltiru, ho ŝipestro!" venis laŭte lia pet',
Sed la estro lin ignoris, domaĝante pri la vet',
Kaj lin lasis en la verda, verda, verda,
lin lasis en la verda mar'.
Aŭdinte liajn kriojn, maristoj kaj maat'
Lin eltiris sur ferdekon pro dankemo kaj kompat',
Sed li mortis, kaj por ĉerko al li servis la boat',
Kaj por tombo ja la verda,. verda, verda,
por tombo ja la verda mar.