la NASKa fasko

Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto 2006


Numero 3

Riĉeroj

Reni Porter

Mi memoras la pra-eraon antaŭ la monda komputila reto. Libroj kaj gazetoj estis konstruitaj de mortintaj arboj -- sovaĝa tempo. En nur la angla lingvo pli ol 5,000 novajn librojn oni eldonis ĉiujare. Kiam mi aŭdis tion, mi pensis, se mi legas 2 librojn ĉiu-semajne tio estas nur 100 en jaro. Mi neniam legos ĉion kaj certe pli ol 5% estas leginda! Kaj tio ne konsideras la malnovajn librojn…. Malfeliĉa afero.

Mi rimarkis, se oni enmetas la vorton "Esperanto" en la serĉilon Google ĝi trovas 177,000,000 ligojn! Se nur eta eta parto de tiuj ligoj estas valora mi neniam povos aŭdi aŭ vidi aŭ legi la indajn partojn de la electronika-esperantujo. Mi bezonas helpon. Se iu en la kurso, scias bona(j)n liogo(j)n, mi petas, ke vi aperigu tion en la NASKa Fasko. Riĉeroj inter 177,000,000 eroj ne estas facile trovebla.

Salutvortoj de la Prezidanto de ELNA

Phil DORCAS

Saluton amikoj ĉe NASK!

Jam vi partoprenas la belan etoson kaj fortan amikecon en NASK en bela Vermonto. Kia feliĉa sperto! Tio estas fruktodona studado. Mi bedaŭras, ke mi ne estas tie kun vi ĉi tiun jaron.

Mi esperas, ke mi vidos vin post NASK en NovJorko por la landa kongreso de ELNA.

Via kuraĝa trisemajna studado multe helpas ne nur vin, sed ankaŭ la movadon en Usono kaj tutmonde. Mi dankas vin por via partoprenado.

Mi, kiel la prezidanto, salutas vin nome de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.

Amike, elkore, kaj kunlabore,

- filipo

Du interesaj radio-intervjuoj

Klifĉjo

Mia ret-intruisto, sinjoro Detlef Karthaus, kiu loĝas en Toronto (KANADO), sendis al mi informojn pri du interesaj priesperantaj intervujoj.

En la unua, s-ino Melissa Kent, kiu laboras por [kanada] CBC Radio, intervujis kelkajn Montrealajn Esperantistojn. Ŝi komencis la intervujon per la demando:

"Ĉu vi memoras Esperanton? Tiu lingvo kiu estis kreita por monda paco kaj internacia kompreno? Nu, la lingvo eble ne malebligis iun ajn milito, sed kontraŭ la pensoj de iuj homoj, la lingvo ankoraŭ ne mortis."

Por legi artikolon kaj aŭdi intervujon (5 minutoj), iru al la retadreso: http://www.cbc.ca/daybreakmontreal/columnists.html

Due, mi ankaŭ havas kanadan intervujon de profe-soro Humphey Tonkin ĉe Hartford Universitato en MP3-formato kiu daŭras 16 minutojn. P-ro Tonkin parolis pri la Esperanto-movado kaj legis iom da Hamleto de Ŝekspiro: "Ĉu esti aŭ ne esti: jen demando..."

Por tiuj, kiuj ne konas le faman profesoron, mi baldaŭ skribos artikolon pri li.

Nacia himno de Liĥtenŝtejno

Por kontraŭpezi la militeman naciismon de la hieraŭaj kantoj, precipe tiu Vermonta, jen nacia himno de alia monta ŝtateto:

Supre ĉe l' juna Rejn', jen kuŝas Liĥtenŝtejn'

Sur alpa kron'.

Amata hejm' por ni, plej kara la patri',

Ĝin donis saĝa Di' por nia bon'.


Prosperu Liĥtenŝtejn', flor' ĉe la juna Rejn',

En ben' kaj ver'.

Kaj nia Princo -- li vivadu inter ni

En frata harmoni' kaj en liber'.

(la melodio estas la brita "God save the Queen")

Kun komentoj aŭ salutoj bonvolu kontaki la redaktoron aŭ paĝestron.