la NASKa fasko

Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto 2006


Numero 2

U s o n o    2 3 0 - j a r a !

tradukis Steĉjo

KONGRESO je la 4-a de Julio, 1776

La unuanima Deklaracio de la dektri Ŝtatoj de Ameriko

Kiam, dum homaj okazoj, fariĝas necese por unu popolo disigi la politikajn ligilojn kiuj kunigis ilin kun alia kaj alpreni al si, inter la nacioj de la tero, la apartan kaj egalan statuson al kiu la leĝoj de Naturo kaj de la Dio de Naturo rajtigas ilin, bonmorala respekto al la opinioj de la homaro postulas, ke ili deklaru la kialojn kiuj pelas ilin al la disiĝo.

Ni opinias, ke tiuj ĉi veroj estas memevidentaj: ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj, ke ilia Kreinto dotis ilin per certaj neforigeblaj rajtoj, kaj ke inter tiuj ĉi estas Vivo, Libereco, kaj la strebado al Feliĉo. Ke por certigi tiujn ĉi rajtojn oni starigis inter homoj registarojn, kiuj ricevas sian justan potencon el la konsento de la regatoj. Ke kiam ajn iu speco de Registaro fariĝas detruema al tiuj ĉi celoj, estas la Rajto de la Popolo ŝanĝi aŭ aboli ĝin kaj starigi novan Registaron, apogante ĝian fundamenton laŭ tiaj principoj kaj aranĝante ĝiajn potencojn laŭ tiaj formoj, kiaj ŝajnas al ili esti la plej probablaj por rezultigi sian Sekurecon kaj Feliĉon. Prudento ja postulas ke oni ne ŝanĝu Registarojn establitajn delonge, pro malgravaj kaj efemeraj kaŭzoj, kaj laŭ tio, ĉiu sperto montris, ke la homaro pli inklinas suferi, dum malbonoj estas elporteblaj, ol rebonigi al si per abolo de strukturoj al kiuj ili alkutimiĝis. Tamen, kiam longa vico da malbonuzoj kaj uzurpoj, persekutantaj senescepte la saman desegnon, subigi ilin sub absoluta Despotismo, estas ilia rajto, estas ilia devo, renversi tian Registaron, kaj provizi novan Ŝirmilon por sia estonta sekureco. Tia estis la pacienca tolerado de tiuj ĉi kolonioj; kaj tia estas nun la neceso kiu devigas ilin aliigi sian antaŭan Sistemon de Regado. La historio de la nuntempa Reĝo de Granda Britujo estas historio pri ripetitaj malutiloj kaj uzurpoj, ĉiu senpere celantaj al la starigo de absoluta tiraneco super tiuj Ŝtatoj. Por pruvi tion, oni prezentu la Faktojn al malkaŝa mondo....

Ni, pro tio, la Reprezentantoj de la Ŝtatoj de Ameriko, en Ĝenerala Kongreso, kunvenintaj, apelante al la Superega Juĝanto de la mondo pri la justeco de niaj intencoj, solene, en la Nomo kaj per la Rajtigo de la bonaj Homoj de tiuj ĉi Kolonioj, eldonas kaj deklaras, ke tiuj ĉi Unuiĝintaj Kolonioj estas, kaj pro Rajto devas esti, Liberaj kaj Sendependaj Ŝtatoj; Ke ili estas absolvitaj el ĉiu Lojaleco al la Brita Krono, kaj ke ĉiu politika kunigilo inter ili kaj la Ŝtato de Granda Britujo estas kaj devas esti tute nuligita; kaj ke kiel Liberaj kaj Sendependaj Ŝtatoj, ili havas plenan potencon proklami Militon, efektivigi Pacon, starigi Komercon, kaj fari ĉiujn Agojn kaj Aferojn kiujn Memstaraj Ūtatoj rajtas entrepreni. Kaj por la subteno de tiu ĉi Deklaracio, kun firma fido al la Protektado de Dia Providenco, ni reciproke garantias, ĉiu al la aliaj, niajn Vivojn, niajn Riĉaĵojn kaj nian sanktan Honoron.

Noto: La superan dokumenton, la "Deklaracio pri Sendependeco", verkis Thomas Jefferson kun helpo de Benjamin Franklin. Multaj koloniaj eminentuloj subskribis ĝin je la 4-a de julio, 1776. Tial la Usonanoj ĉiujare festas ĉi tiun daton, kiel la naskiĝtagan datrevenon de sia nacio.

La Usona Nacia Himno : La Stelplena Standardo

Ho, diru, ĉu vi, per matena la lum' / La standardon ekvidas fiere flirtantan?

Ni salutis ĝin ĝoje tagfine tra fum', / Sur remparoj amikaj sentime starantan.

Bombardado senĉese certigis al ni / Ke en nokto ne venis venkiĝo al ĝi.

Ĉu nun staras kuraĝe bravuloj en gard'? / Ĉu ankoraŭ flirtadas stelplena standard'?

Kio ruĝa kaj blanka kaj blua en vent', / Super maro de la malamik' okupata,

Tra nebulo sur tero dum unu moment' / Sur altaĵo mallume nun estas vidata?

Nun per hela ekbrilo de frua maten' / En beleco vidiĝas sur akva eben'

La stelplena standardo, eterne en glor' / Ĝi flirtadu, amata de ĉiu la kor'.

La melodio estas brita kluba trinkkanto el la 18a jarcento, "La Anakreonta Himno". La tekston (kvar strofojn) verkis Francis Scott KEY, en 1814, dum la tiel nomata "Milito de 1812", la usona parto de la napoleonaj militoj, kiam Britio reinvadis sian ekskoloniaron kaj sieĝis Baltimoron. Ĝi fariĝis la oficiala nacia himno de Usono en 1931. La Esperantan tradukon (nur dustrofan) faris William George ADAMS, unu el la kunfondintoj de Seatla Esperanto-Societo, verŝajne ĉirkaŭ 1930.

Britkanada kanto de la 1840aj jaroj : Anekso

Janki-Dudal Oregonon voris jam, kaj Texas,

En la landon paŝas kaj kviete ĝin aneksas

Janki-Dudal dudal-du', Janki-Dudal-dujo,

Ho, Meksiko, gardu vin, kaj ankaŭ vin, Britujo.

Nun Kanadon volas li, kaj eĉ Kalifornion;

Englutinte ilin, fajfos gajan melodion.

Ĝabez Honan ĵuras, plenumiĝos la okupo:

"Poste al ni Sandomingo falos, kaj eĉ Kubo."

Janki-Dudal dudal-du', Janki-Dudal-dujo,

Ho, Meksiko, gardu vin, kaj ankaŭ vin, Britujo.

Janki havas multon sed ne multe kontribuis:

Angloj por ĝi pagis, irlandanoj ĝin konstruis.

Al Janki-Dudal, malbonŝanco kontraŭ l' Okcidento.

Hura por Kanado, kaj hurara por Demento!

Janki-Dudal dudal-du, Janki dudal-dando,

Ni ne bezonas sklavojn nek avidas pri mentbrando!

* * * *

En SUVoj kaj humvioj Janki veturadi amas;

Sed arabar' la nafton tenas -- tio iom lamas.

Do Janki kontraŭ naftolandoj kreas militkrizon,

Por savi tutan mondon -- kaj benzinan la provizon!


Al Janki sin malmultekoste vesti ege gravas,

Tutmondajn laboristojn servutigi tial pravas.

La mondon Janki celas regi, do muskolojn fleksas:

Post la soldatar', korporacie ekaneksas.

Janki-Dudal dudal-du, Janki dudal-don-don',

Revas, kiom ĝuus li posedi tutan mondon.

Janki-Dudal dudal-du', Janki-Dudal-dujo,

Ho, Meksiko, gardu vin, kaj ankaŭ vin, Britujo.

La melodio estas la fama "Yankee Doodle", kiu furoris ambaŭflanke en la Usona Sendependiĝa Milito. La teksto antaŭ la steloj estas brita-kanada kanto pri la Usona ekspansiemo, aperinta en Londono en la 1840aj jaroj, esperantigita de Marta EVANS en Kantu Kanade (1984). La parto post la steloj estas verkitaj de Linda ALLEN en 2003 aŭ 2004 kaj esperantigitaj de ROS' Haruo en 2004 por NOREK.

La fusiloj de Beningtono: Vermonta kanto el la revolucio

Jenan tekston mi tradukis hodiaŭ. La originala teksto estas el la revolucia periodo, kaj venis el Vermonto, sed la melodio estas pli moderna (verŝajne el la 1940aj aŭ 1950aj jaroj. Mi lernis ĝin en la bazlernejo en Seatlo dum la 1960aj jaroj; la melodio tie ĉi diferencas iom de tiu, kiun mi konas kaj kantas.

Vi kial nin invadas? Ĉu morti volas vi?

Danĝeras niaj valoj kaj la montoj tie ĉi.

Ĉu ne aŭdas vi la voĉon de l' libera klarion'

Vi ja baldaŭ aŭdos el arbar' fusilojn en kanzon':

La fusilo: fusilo: ĉe ni ne bagatela ilo:

La fusilo: fusilo: ĉe ni ne bagatela ilo.

Vi rajdas belan beston. Ĉu ĝi vere estas via?

Vi avancas kun rapid', sed retretos vi kun plia,

Renkontinte niajn knabojn sub la estro, Joĉjo Stel':

Ili ne kun bruo luktas sed trafadas al la cel'

Per fusilo...

Ĉu mankas al vi tomboj trans la salakva maro,

Ke tien ĉi vi venas kiel al buĉej' bovaro?

Se nia do la task', ju pli frua la ekpen'

Des baldaŭ venos fina venk' per la fusila ben'!

Ja fusilo...

Kun komentoj aŭ salutoj bonvolu kontaki la redaktoron aŭ paĝestron.