Bonvenon al la NASKa Fasko 2006

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazas en Brattleboro, Vermonto de la 3-a al la 21-a de julio, 2006. Tiu ĉi retejo prezentas elektitajn artikolojn el la ĉiutaga ĵurnalo, La NASKa Fasko, redaktita de ROS' Haruo kaj enretigita de Tim WESTOVER. Ni esperas, ke tiu ĉi retejo prezentas al vi iom de la etoso de NASK kaj kuraĝigas vin ĉeesti en la venonta jaro.