Numero 9

Poemoj | Poemo | Esperanto en la Reto | Prezento de libro |

Poemoj

Keneĉjo GOLDBERG

Esperanto estas poemo
skribita
kiel lingvo


Mi pensas pri la mondo. En mia imago
Ĉiuj estas sataj.
Neniuj soifas.
Duono ridetas. Duono ploras.
Ĉiu estas komprenata.
-homaranisto


Mi kredas, ke ni ĉiuj parolas samlingve.
La cetero estas konfuzo korsenta.

 

Emocio
por Anjo Ĉelas

“Mi timas,” mi pensis en la atenda ĉambro
de la kantona malsanulejo.
“Kie ŝi estas?”
“Mi lacas. Ĉu sola mi estas?”
“Kio okazis?”
“Duonscias mi.”
“Mi sentas min sola.”
“Ĉu mi telefonu al nevo mia?”
“La mezo de la nokto estas.”
“Kia mi sentus sola?”

Kia mi sentus
sen vi?

Poemo

Aĉjo

Mian nomon ŝi tre bone
konas sed ne min per-sone
laŭ poemoj pro ignoro.
Ve! Ĉu mankas artvaloro?
Malgraŭ tio ke persone
ŝin mi vidas, drone, kone,
pasas tempo, pasas horo
sen esprimo de la koro.

-Aĉjo

Esperanto en la Reto

Hoss / Tim

En la lastaj jaroj, Esperanto komencis ekflori en la Interreto. Novaj retejoj donas la eblecon krei poemojn, trovi geamikojn, aŭskulti radio-elsendaĵojn, kaj studi Esperanton pli facile, ol antaŭe. Uzu la Interreton por daŭrigi viajn studojn post NASK!

La subajn paĝojn kaj multajn aliajn vi povas trovi ĉe http://esperanto.lodestone.org/ligoj/.

http://esperanto.lodestone.org/ktp/fridujo/
Kreu majstroverkon aŭ poemaĉon sur la Virtuala Fridujo, nova programo kreita de nia lertega Hoss. Konservu vian poemon por sendi al geamikoj kaj voĉdonu pri la poemoj de aliaj.

http://esperanto-usa.org
Trovu lokan klubon kaj legi pri nacia agado ĉe la retejo de ELNA. Se vi estas membro, vi rajtas havi blogon ĉi tie; iu ajn povas prikomenti blogafiŝojn. Ofte aperas interesaj informoj kaj diskutoj.

http://bertilow.com/pmeg
La Plena Manlibro de Esperanto-Gramatiko: malpeze kaj senpage!

http://www.polskieradio.pl/eo/
Radio Polonia aŭdigas 20-minutan elsendaĵon ĉiutage kun novaĵoj pri Pollando kaj Esperanto vivo kaj kulturo.

http://radioverda.com/
Arono kaj Karlina prezentas leĝeran kaj amuzan informon el la tuta mondo en reta radioelsendo.

http://vikipedio.org
Libere redaktebla enciklopedio en Esperanto.

http://lernu.net
Kursoj, babilejoj, tujmesaĝilo, filmetoj, kaj sondosieroj troviĝas ĉi tie. Taŭga por komencantoj kaj progresintaj Esperantistoj.

http://edukado.net
Instruiloj por tiuj, kiuj instruas Esperanton. Ankaŭ estas lerniloj por studantoj.

http://liberafolio.org
Novaĵoj pri Esperantujo. Ofte ĝisdatigita.

http://uea.org
Libroservo kaj informo pri la monda organizo de Esperantistoj.

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
Vivopleno de Esperantlingvaj legaĵoj.

Prezento de libro

Rudiger SACHS

Rudigero SACHS parolas pri kaj voĉlegas el la (de li en Esperanton tradukita) libro de aŭtoro S. Stama “Ĵim' la migrulo” -- aventuroj de juna leopardo.

Ĵim, la heroo de tiu ĉi rakonto, estas juna leopardo, kiu vivas kune kun siaj patrino kaj gefratoj en marborda montaro de la orienta provinco de Kablando.

La fuĝo antaŭ homoj kondukas lin en multajn danĝerojn, sed samtempe instruas lin venki ilin.

La libro krome enhavas historian informon pri la ĉiutaga vivo de la tiamaj kamparanoj en Sudafriko. Ties allogaj interhomaj rilatoj kaj kapableco ne subiĝi pro malfacilaj kondiĉoj postulas admiron kaj respekton.

Tiu ĉi libro estas amodeklaro al unu el la plej elegantaj sovaĝbestoj sur la afrika kontinento. Ĝi samtempe estas amodeklaro al la Sudafrika loĝantaro. La aŭtoro priskribas la situacion, kiun li observis dum pli ol 40-jara restado en la lando. La ĉiutagaj agadoj de la farmbienistoj kaj la priskribo de homaj renkontiĝoj kun leopardoj fontas el raportoj de tiuj personoj, kiuj laŭdire fakte estas travivintaj ilin.