Numero 8

Arkitekturo de Muir College | Laŭ la melodio de la tre nekonata kanto "Mia Bonnie mensogas super la oceano" | Poemoj |

Arkitekturo de Muir College

Rolando MARKS

“Ne estas loko, kiel hejmo.” La frazo de Doroteo en la filmo “La Sorĉisto de Oz” estas la ideo de la arkitekturo de Muir College, Universitato de Kalifornio ĉe San Diego. Dek naŭ lernantoj kuniĝis kun profesoro Grant Goodall por lerni pri la arkitekturo kaj mem juĝi, ĉu la arkitektoj sukcesis transdoni siajn ideojn.
Dum la promeno en lundo, la 16-a de julio, d-ro Goodall montris al nia grupo kelkajn lokojn kaj parolis pri terminologio arkitektura. Muir College, la dua kolegio ĉe UCSD, estis konstruata 1969. La stilo de la konstruaĵoj estas “modernismo” -- tio estas: simplaj formoj, sen multe da ornamaĵoj, kaj la ideo, ke formo devas sekvi funkcion. Por aliaj homoj, la stilo estas plej taŭge nomata “brutalismo” -- la uzado de simpla betono, kun ripetado de geometriaj figuroj.
La grupoj vizitis tri placetojn kaj eniris la konstruaĵon de la lingvolernejo. En ĉiuj placetoj, oni povis rimarki samecojn kaj malsamecojn. La lokoj estis konstruitaj por kunpremi la homojn; pluraj studentoj devas uzi malmultajn kaj mallarĝajn enirojn. Ankaŭ oni ne sentas sin tiel malgranda, kiel oni foje sentas sin ĉe aliaj universitatoj en Kalifornio. La unuaj du placetoj donis la senton de arbaro en la mezo de urbo. La konstruaĵoj montris betonon, plafonojn, kiuj ŝajnas esti vafloj, kaj fenestrojn en la formo de rektangulo. La ĉambroj estis konstruitaj por diversaj uzoj.
La tria placeto memorigas pri privataj domoj en Kalifornio pro uzado de ligno, balkonoj, kaj grandaj fenestroj. La placeto ankaŭ estas loko de nova konstruado. Finfine, ni pridiskutis dormejojn ĉirkaŭ la placeto. Unu el la dormejoj aspektis, laŭ kelkaj studentoj, kvazaŭ “stalinisma.”
Ĉu ili kredas aŭ ne, ke la artitektoj sukcese redonis la ideojn de modernismo, ĉiuj partoprenantoj nun scias pli multe pri la artitekturo ĉe Muir College. Dankon al d-ro Goodall, ke li dividis sian scion kun ni.

Laŭ la melodio de la tre nekonata kanto "Mia Bonnie mensogas super la oceano"

Tom PHOENIX

Ho! Bonnie ne diras la veron.
Ja Bonnie mensogas al ni.
Se Bonnie neprave plu dirus
Ŝin kredu ne plu vi nek mi.

Falsas, falsas, falsas la virin' al vi.
Falsas, falsas, falsas ja la virin'.

Nu, Bonnie mensogas ja vere,
Sed nur kiam maras sub ŝi.
Parolas ŝi ĉiam surtere
Nur veron -- Vi fidu je mi!

Pravas, pravas, pravas la virin' al mi.
Pravas, pravas, pravas ja la virin'.

Do tian falseman virinon
Renkontu pli bone sur ter',
Kaj sekvu ŝin ne en boaton
Por ke ne perdiĝu la ver'.

Veras, veras, veras la virin' al ni.
Veras, veras, veras ja la virin'.

Poemoj

Aĉjo

Se
Venus eldonaĵo pri konfeso
Kaj Venus' videblus en ĉiel',
Ŝvelus ĉiel sin' de aĉa preso,
Kiu sin famigis per la bel'.
Perla verko eblus aŭ la ĉeso,
Aŭ la eĥo daŭrus sub la stel'.

-- Aĉjo

Laŭ la melodio de "Yankee Doodle diboĉis":

Maljunulo per mallaŭdo
montris ke juneco
Ne valoras tiel kiel
lia memgraveco.

Skulptu versojn el fekaĵ'.
Merdo vin inspiru.
Ŝtelu ritmon el verkaĵ' kaj
furzon vi enspiru.

-- Aĉjo