Numero 7
Ĉu gravas datrevenoj? | Letero al la redaktisto | Laŭ la melodio de “Mia Bonnie mensogas super la oceano” | Mezpunkte! |
Ĉu gravas datrevenoj?
Paŭlo GUBBINS
Ĉu gravas datrevenoj en la literatura historio de Esperanto? Eble ne. Verdire pli gravas la verko mem kaj tio, kion ĝi entenas: ideojn, enhavon, stilon, kaj tiel plu. Aliflanke datrevenoj donas al ni pretekston – se pretekston ni bezonas – por (re)legi foje neglektatajn verkojn.
Venontjare festos la triakta lirika komedo Sonĝe sub pomarbo sian 50an datrevenon. Ĝi estas unu el la plej gravaj dramoj en Esperanto, verkita de la hungara aktoro kaj verkisto Julio Baghy (1891-1967). Baghy eklernis Esperanton en 1911 kaj eklaboris por Esperanto dum sesjara milita kaptiteco en Siberujo. Li instruis Esperanton laŭ la Cseh-metodo kaj en la lasta parto de sia vivo gvidis kurson i.a. en Estonujo, Latvujo, Nederlando kaj Francujo. Gravaj verkoj inkluzivas Migranta plumo (1929), La teatra korbo (1934) kaj Ĉielarko (1966). Cetere li verkis plurajn originalajn dramojn kaj multe artikolis.
Sonĝe sub pomarbo unualege ne facilas. Tamen gi repagos studadon. La versoj bele kaj elegante fluas kaj enestas multo pri la homa sorto, inkluzive de amo. Devizo de Baghy jenas: ‘Amo kreas pacon, paco konservas homecon, homeco estas plej alta idealismo.’ Ankaŭ humuro ne forestas. En unu el la plej komediaj scenoj en la tuta esperanta dramarto Baghy kritikas materialismon kaj komercadon (2a akto, 1a bildo).
Ĉi-matene membroj de la supera grupo pritraktos erojn el la komedio. Evidente mankas tempo pro tralegi la tuton, sed espereble gustumado tia vekos la scivolemon kaj kelkaj volos plu kaj pli amplekse legi.
Tial ili estos pretaj en la venonta jaro saluti la 50an datrevenon de eble la plej ambicia esperanta dramo iam ajn entreprenita. Eble ne gravas datrevenoj … tamen indas honori la nomon de Baghy en jubilea jaro de tiu ĉi majstroverko.
Letero al la redaktisto
EspeRANtisto
Estimata sinjoro redaktoro,
Mi apenaŭ kuraĝas respondi al la letero de Kon Sternito, kiu aperis (t.e. la letero, ne Kon Sternito) lastatempe en via tre valora revuo. Certe min li aludis … etan, senkulpan ranon, ja vojaĝeman, sed besteto, kiu ne scias, ke necesas vizoj kaj pasportoj por ĉirkaŭsalteti la mondon. Vidu … ni ranoj estas multe pli evoluintaj ol vi homoj.
Kon Sternito terure minacis min … li volis denunci min al la instancoj. Feliĉe, kiam mi aperis inter vi, vi tre bone traktis min, tiel ke mi sentis min vera verda espeRANtisto. Dankon.
Pro la vizito al la bestoĝardeno mi kaŝis min. Mi scias, ke tieas bestoj, kiuj formanĝos min (sovaĝaj birdoj, ekzemple) aŭ surtretos min (homoj). Tamen, kiam revenis el la bestoĝardeno tigreto, kun kiu mi nun intime amikiĝis, mi sentis min multoble pli bone.
Nun ni sidas sur skribotablo, babilante pri la A-Z de Esperanto, alivorte pri Auld ĝis Zamenhof, kaj tre kontentas.
Kaj mi volas certigi viajn legantojn, sinjoro redaktoro, kaj aparte sinjoron Kon Sternito, ke ni espeRANtistoj (la tigreto estas honora rano, sed mi ankoraŭ ne diris al li) neniun kaj nenion minacas.
Nu … nur eble krokodilojn. Sed ni scias, ke ĉe NASK krokodiloj ne bonvenas. Kaj ne estas.
Sincere,
EspeRANtisto
Laŭ la melodio de “Mia Bonnie mensogas super la oceano”
Aĉjeto
Mi poeziumas tre bele
Sidante en mia fotel’.
Mi versverkas flue kaj hele
Trinkante el bierbotel’.
Verkas, verkas, verkas versojn ja mi, ja mi.
Verkas, verkas, verkas versojn ja mi.
Aĉulo aĉverkas aĉstile
Grakante kiel korv’ en arbar’.
Mi legas, sed diras konsile,
Miaj versoj estas multe pli bonaj, preter ia kompar’.
Mi verkas, verkas, verkas versojn por vi, por vi.
Mi verkas, verkas, verkas versojn por vi.
Al juna poeto mi sendas
Saĝan klarigon pri verk’.
Se pri miaj versoj vi plendas,
Viaj odoras je sterk’.
Stinkas, stinkas, stinkas la versoj je sterk’, je sterk’.
Stinkas, stinkas, stinkas la versoj je sterk’.
--Aĉjeto
Mezpunkte!
Lee MILLER
Salutojn, karaj NASKanoj. Kiam vi legas tiujn ĉi vortojn vi jam estas ĉe la mezpunkto de la kurso. Jam pasis sep tagoj, nun restas ok tagoj. Ĉu ne la tempo malaperis nekredeble rapide? Ĉiam estas tiel ĉe NASK, pro la plenaj tagoj kaj la multaj laboro, studado, kaj amuziĝo.
La ĉijara grupo de NASKanoj estas tre vigla, partoprenema, scivolema, kaj amikiĝema. Mi gratulas ĉiun pro la paŝoj kiujn vi jam faris al pli bonaj kompreno kaj regado de la lingvo Esperanto kaj la lingvo kaj kulturo de Esperantujo.
Estas bone, mi kredas, fari mem-taksadon meze de la kurso. Prenu kelkajn momentojn kaj pensu:
Kiom mi progresis ĝis nun?
Ĉu mi atingas miajn celojn?
Kiajn novajn sciojn mi nun havas?
Ĉu mi havas pli klaran ideon pri mia lingvo-kapablo?
Ĉu mi faras ĉion eblan por plej bone sukcesi ĉi tie?
Kion mi devus fari nun por plej multe profiti el la restantaj tagoj?
Mi certas ke vi scias ke ne eblas, dum tri-semajna kurso, lerni ĉion. Tamen, vi ja gajnos multon. Jen, laŭ mi, la tri ĉefaj “trezoroj” kiujn vi forportos kun vi kiam vi iros hejmen:
1. Vi havos en viaj oreloj kaj en la kapo la sonojn de la lingvo. Esperanto havas proprajn son-sistemon, ritmon, kaj melodion. Tion vi ne povas facile scii el lernolibro, aŭ eĉ interreto (kvankam la afero ŝanĝiĝas kaj nun haveblas tre utilaj son-dosieroj). Sed nun vi bone scias kiel sonas la lingvo, kaj kiam vi alvenos hejme vi havos kvazaŭ internan modelon por via parolo.
2. En la fino de la kurso vi scios kion vi ne scias, ĉu ne? Tio estas, vi scios ke “mi ne scias A kaj B kaj C” kaj “mi ne povas Ĉ kaj D kaj E.” Malgraŭ tio ke la vorto “ne” aperas en ambaŭ frazoj, tio estas granda pluso, ĉar vi havos tre konkretan bazon por plani vian studon de Esperanto. En la meznivela kurso ni faros skriban planon por la venonta jaro, sed mi kuraĝigas al ĉiu skribi tion, kion vi volas fari, ĉar se vi planos nenion, vi sukcesos pri nenio.
3. Krom tio, vi foriros kun multaj ideoj kaj materialoj por lernado. Vi scios kiel trovi lern-materialojn en la interreto. [vidu p. 6]
Vi havos multajn ekzercojn kiujn vi povos uzi kaj reuzi. Vi havos lernolibrojn kaj diversajn inform-foliojn. Uzu ĉion, kaj ne simple lasu ĉion sur la breto.
Fine, se vi ĝis nun ne verkis ion por La NASKa Fasko, bonvolu provi. Per skribado kaj verkado vi lernos ege multe pri la lingvo kaj kiel uzi ĝin. Tim, Ellen, Paŭlo kaj mi estas pretaj helpi vin se vi ne certas kiel fari aŭ kiel komenci. Ĉiu havas ion interesan por diri. Ne kaŝu vin!
Kiel ok-jara “veterano” de NASK, mi volas diri ke estas grandegaj plezuro kaj ĝuo konatiĝi kun vi, kunlabori kun vi, kaj sufiĉe ofte ridi kun vi. Vi riĉigas mian vivon, kaj mi esperas ke NASK riĉigas vian.
Plej amike,
Liĉjo