Numero 6
Mia Heroo | Akuza Ruz' | Letero |
Mia Heroo
Koto FARMER
Se la homoj de la mondo aŭdas la novaĵon pri la milito en Irako kaj legas historion, ili certe devus taksi usonanojn esti senpensaj, avarecaj, senkoraj, kaj ege militemaj.
Mi estas usonano. Kelkfoje, mi diras al mi, “kiu povas esti nia Gandhi?” Ekzistas multe da respondoj. Laŭ mia opinio, la plej bona respondo estas “Pacpilgrimanto.” Kial? La respondo sekvas.
Ŝi naskiĝis en 1908 en Usono. Ŝia vivo estis paca, sed nur normala, ĝis 1953. Je 1953, ŝi sentis sin preta pilgrimi por paco. De 1952 ĝis sia morto en 1981, ŝi piediris ĉien tra Usono, Kanado, kaj Meksiko. Ŝi piediris sen la subteno de iu ajn organizo, grupo, aŭ eklezio. Ŝi piediris sen mono kaj sen posedaĵoj, krom la vestaĵoj, kiujn ŝi portis, kaj la malmultaj aĵetoj, kiuj estis en ŝiaj poŝoj. Ĉien, kien ŝi piediris, ŝi ĉiam parolis kun ĉiuj, kiuj, vidantaj ŝian tunikon (ĝi estis surskribita “Peace Pilgrim” sur la brusto kaj “25,000 miles on foot for peace” sur la dorso), haltigis ŝin por demandi, kiu ŝi estas aŭ kial ŝi piediras. Ŝi parolis pri paco inter nacioj, inter grupoj, inter individuoj, kaj (laŭ ŝi) la plej grava “paco interna.” Ŝia mesaĝo estis: “Ĉi tiu estas la pacvojo: Venku la malbonon per la bono, la malveron per la vero, kaj la malamon per la amo.” Je 1953, ŝi ĵuris: “Mi restos pilgrimanto ĝis la homaro lernos la pacvojon. Mi piediros ĝis oni donos al mi ŝirmejon, kaj mi fastos ĝis oni ofertos al mi manĝaĵon, sed neniam mi petos.”
Nuntempe, mi, Koto, estas ateisto kaj humanisto. Post miaj vivspertoj rilate al kristanismo kaj sekve la kriŝna-kredo, mi sentas min tre kontenta resti sen dio kaj sen kredo. Sed fakte, Pacpilgrimanto tute kredis je Dio. Malgraŭ mia propra idearo, mi ĉiam sentas min pli forta kaj pli klara pri mia propra vivo dum mi legas pri ŝiaj agadoj.
Akuza Ruz'
Aĉjo
Fakte ili estas brunaj
Malgraŭ bluo, nigro kunaj.
Temus pri dancado valsa
sed aspekto estas falsa.
Evidente ŝi danĝeras
Kaj deklamo ne plu veras.
Iu sentas sin trompita
Pro preteksto kvazaŭ mita.
. . .
Tiel pensis ebriulo,
Sobre taksas tion nulo.
Kial gravas la koloro,
Kiam batas plu la koro?
Temu pri la emo tia
Esti ie nur kun ŝi.
-Aĉjo
Letero
Aĉjo
Kara Aĉjeto,
Mi tre fieras ke vi sekvas mian ekzemplon. Mi devas komplimenti vin pro viaj poemoj. Ili estis bonaj provoj. Tamen mi volas komenti pri unu el ili. Ĉu mi rajtas proponi ŝanĝon? En la unua strofo de la dua(sennoma) poemo, mi iom perdiĝis pro malsama ritmo en la tria verso. Jen mia propono: Anstataŭ "Riĉulo kun mon' kontanta", vi povus enmeti la verson "Riĉa homo tre konata". Kompreneble la adjektivo tiel priskribus la homon anstataŭ la monon, sed la ritmo estus pli konsekvenca. Nu, evidente tio estas nur propono. Vi certe rajtas verki laŭ via propra maniero. Mi nur volis doni al vi mian konsilon se ĝi valoras al vi. Mi antaŭĝojas viajn venontajn poemojn.
Sincere via,
-- Aĉjo
Parenteze, mi ankaŭ volas danki Kaĉjon pro lia defendado de mia arto. Koran dankon. Vi vere estas malaĉulo.