Numero 4
43 Minutoj al Parizo | Ekskursoj | Poemoj |
43 Minutoj al Parizo
Tom PHOENIX
Ni ĉiuj iru al Parizo hodiaŭ, ĉu ne? Estas simpla, mia propono.
Ni unue traboros larĝan tunelon rekte tra la tero, de San Diego ĝis Parizo. Ĝi estu sufiĉe larĝa por du paroj de reloj, por ke ni havu spuron al Parizo kaj retrenspuron, do dek metroj da larĝo sufiĉos. La tunelo iru nekurbiĝante, rekte tra la terglobo kiel sago tra pomo. Estas iom longa la tunelo, sed tio ne gravu al ni. La plej mallonga distanco inter du punktoj estas rekta linio, ĉu ne?
Ĉu ĉiuj pretas eniri la trajnon? Ĉiu sidloko havas ne nur simplan savzonon kiel en aŭto, sed nekomfortan reton da zonoj, pro tio ke la trajno tiom krute eniras la teron. Fakte, estas tiom krutaj la reloj, ke mankas eĉ motoro en la trajno. Ĝustatempe, la trajnestro liberigas la bremsojn kaj pro nur la gravito la trajno rapide ekruliĝas.
Dumvojaĝe, ĉiuj estas tre komfortaj. La savzonoj ne plu estas bezonataj, kaj ĉiuj sentas sin malpli pezaj ol kutime. Kvankam la tergravito tiras ĉiam al la homojn, tamen ĝi samtempe antaŭenigas la trajnon. Do la rezulto iom similas al senpeza vojaĝo en kosmospaco, sed neniam ĝi iĝas tute senpeza. Iom da pezo restas. Ankaŭ malsimile ol la kosmospaco, estas nenion vidi en la tunelo, krom fojfoje trajno sur la aliaj reloj.
La tuta vojaĝo daŭras nur 43 minutojn. Ĝi estas tre rapida, pro tio ke la tergravito estas tiom forta. Sed la gravito ne ĉiam tiras samforte. En la komenco de la vojaĝo, ĝi tiras plenforte la trajnon, sed ĝi baldaŭ malfortiĝas. Pro tio ke la mezo de la tunelo estas la punkto plej proksima al la terkerno, post tiu punkto la gravito retrentiras la trajnon. Do la trajno akceliĝas dum la unua duono de la vojaĝo kaj malakceliĝas dum la dua duono.
Pro tio ke nia trajno estas mirakle senfrotada, eĉ interne, ĝi glitglite trairas la tunelon. Alvenante Parizon, ni pasaĝeroj ree eniras la savzonretojn, dum la rapideco malpliiĝas. Precize kiam ni atingas la celon, la trajno paŭzas momente, kaj la trajnestro ree funkciigas la bremsojn antaŭ ol ĝi povus retrenruliĝi. Kaj jen, Parizo!
Nu, jam Parizo min tedas. Ĉu iuj volus viziti ankaŭ Londonon? Ni eĉ pli facile traboras duan tunelon de Parizo al Londono, iom paralele al la iom fama tunelo. La reloj ne estas tiom krutaj kiel [vidu p. 2] en nia unua tunelo, do la savzonretoj ne estas tiom malkomfortaj, sed la cetero de la vojaĝo estas rimarkinde simila. La manko de vidindaĵoj estas precize sama, la perdo da pezo similas, eĉ la daŭro restas precize same: 43 minutoj. Fakte, inter iuj du punktoj sur la globo, trajnvojaĝo daŭrus same, ĉu estas tre krutaj la reloj aŭ ne. Ju pli la distanco, des pli la kruteco, des pli la rapideco. Do la vojaĝ-daŭro restas ĉiam same, ne gravas la distanco.
Do nian trian tunelon eble ni traboru de nia dormejo al nia klaskonstruaĵo, por plifaciligi niajn ĉiutagajn vojaĝojn. Kvankam ili estas tiom nekrutaj ke oni pensus la reloj estus precize ebenaj, la mirakle senfrotada trajno malrapide ruliĝas laŭ la reloj kaj atingos la celon.... post la samaj 43 minutoj. Damne, estus pli rapide piediri.
Bedaŭrinde, en la mondo reala, ni ne povas vojaĝi hodiaŭ per tiaj trajnoj, nek eĉ morgaŭ. La plej granda problemo estas, ke dum ni iras al Parizo, Parizo mem moviĝas al alia loko dum la terglobo turniĝas. Do la reala vojaĝo ne estus komforta. La turniĝo de la terglobo puŝus nin ĉiujn iom forte flanken dumvojaĝe. (Tiu ĉi estas la sama forto kiu turnas spirale la fortajn ventojn de uragano.) Per precize kurbita tunelo, ni eble povus tiun ĉi problemon solvi, tamen restus multoble pli grandaj problemoj: kiel trabori larĝan kaj longan tunelon kaj kiel krei senfrotadan meĥanismon. Do, ŝajne, tiaj trajnoj porĉiam ruliĝas nur en niaj revoj.
Ekskursoj
Tim
Hodiaŭa Ekskurso
Hodiaŭ ni ekskursos al la centro de La Jolla, apud la maro. Kvankam la universitato troviĝas en La Jolla, ni estas ĉi tie iomete for de la centro. Ni piediros dum dekkvin minutoj al la bushaltejo, kie ni prenos buson 30 ĝis La Jolla mem. Tie estas multege da butikoj, luksaj hoteloj, kaj restoracioj. Mi mem planas rigardi, sed ne tuŝi aŭ aĉeti! Troviĝas ankaŭ parkoj kaj bela promenado sur klifoj super la maro. La loko estas belega kaj vizitinda, sed oni atentu, ke temas pri sufiĉe streĉa promenado. Ni renkontiĝos hodiaŭ (ĵaŭdon) inter la dormejoj Cuzco je la 1:45 ptm kaj revenos por vespermanĝi ĉe Cafe Ventanas.
Vendredo
En vendredo vi havos liberan posttagmezon kaj vesperon. Iru al restoracio aŭ manĝaĵvendejo se vi enuiĝas de Cafe Ventanas; naĝu ĉi tie aŭ ĉe la maro; ripozu aŭ faru hejmtaskojn. Se vi ekskursos (eĉ nur al manĝaĵvendejo), bonvolu anonci vin al mi (Tim; timwestover@yahoo.com), ĉar eble aliaj volos kuniri. Mi aperigos mapon de vizitindaj lokoj en la vendreda NASKa Fasko.
Sabato
En sabato ni esperas iri al la San Diego Bestoĝardeno. Temos pri sufiĉe longa (preskaŭ trihora) vojaĝo de ĉi tie al la bestoĝardeno kaj same tri horojn reen. La busoj ne iras rekte aŭ ofte dum la semajnfino. Biletoj por la bestĝardeno estas $33; busveturado estas $2.25 tien kaj $2.25 reen (via studenta identigilo rajtigas vin vojaĝe dum parto de la distanco senpage, sed por ĝisatingi la bestoĝardenon oni devas pagi). Se vi volas iri al la bestoĝardeno, nepre anoncu vin al mi (Tim), prefere hodiaŭ. Se vi ne anoncos vin, mi ne povas certigi, ke vi povos kuniri kun ni.
Poemoj
Aĉjo
Ĉu vi rimarkis hieraŭ, ke ne aperis en La NASKa Fasko alia poemaĉo de Aĉjo? Nu, kelkaj kredis, ke tiu aŭtoro jam ĉesis verki. Sed tio ne estas la vero. Fakte la verkanto ja verkis poemon por la hieraŭa ĵurnalo, sed pro duboj de la redaktoro kaj instruistoj ĝi ne aperis. Sed feliĉe la aŭtoro finfine kapablis ripari la poemon post la forĵetado de kelkaj stroferoj. Do hodiaŭ du poemoj de Aĉjo aperos. Poezien! -Kata Strofo
La La La La La! Jen aĉa
kanto pri la sento plaĉa
kion spertis mi kun ĝuoj
antaŭ ol vojaĝo al la
manĝo kion mi per ŝuoj
gaje trans tereno pala
trovos por ke ŝin mi tie
vidu kaj pripensu fie.
-Aĉjo
Kion ni deklamos sub la suno?
Ĉu poemojn kiujn verkis Auld?
Dubas mi pri energia juno
el malnova paĝo inter fald'.
-Aĉjo