Numero 2
Bonvenon! | William Auld (1924 - 2006) | [sentitolo] |
Bonvenon!
Tim Westover
Mi esperas, ke ĉiu ĝuis la unuan tagon ĉe NASK 2007. Tio estas nur la komenco de nia komuna sperto, kaj antaŭ ni restas multaj bonaj tagoj. En tiu ĉi numero de La NASKa Fasko, vi trovos informon pri nia unua posttagmeza ekskurso, la apartamentojn de viaj samkursanoj, kaj nekrologon pri la lastatempe forpasinta William Auld, al kies memoro la ĉi-jara kursaro estas speciale dediĉita. Mi bonvenigas viajn komentojn, reagojn, kaj kontribuaĵojn!
La klasoj estos hodiaŭ en la kutimaj lokoj: la konstruaĵo Humanities and Social Science, sur la dua etaĝo, en la ĉambroj 2333A (meza) kaj 2333B (supera), je la 9atm. Eble vi volos iri grupe de la manĝejo aŭ dormejo, por ke homoj ne perdiĝu. Zorgu pri viaj najbar(in)oj!
Ne forgesu:
1) Paroli al ĉiuj. Ne gravas, ĉu vi faras erarojn. Ni ĉiuj iam estis komencantoj, kaj ni ĉiuj helpas unu la aliajn.
2) Daŭre interparoli kaj amikiĝi ekster la klasĉambro.
3) Sciigi min, se vi trovas utilan informon aŭ interesan ekskurseblecon.
4) Verki por la NASKa Fasko!
William Auld (1924 - 2006)
Paŭlo Gubbins
Represita el The Guardian; tradukis en Esperanton Tim WESTOVER
La skota Esperanta poeto kaj tradukisto William Auld, kiu mortis je la aĝo de 81, estis la plej eminenta Esperanto-verkisto de sia generacio, kaj en 1999 estis nomumita por la Nobelpremio pri Literaturo. El lia grandega verkaro, la modernisma poemo La Infana Raso (1956) elstaras. Ĝi montris lian majstradon pri stilo kaj lingvo kaj estis parte inspirita -- sed tamen ne sklave kopiis -- la "Cantos" de Ezra Pound.
Auld unue aŭdis pri Esperanto kiel skolto en 1936. Li komencis verki poemojn en Esperanto antaŭ la dua mondmilito, dum kiu li deĵoris kiel piloto de aviadiloj Spitfire dum esplor-misioj super la Proksima Oriento, norda Afriko, kaj Grekio. Liaj unuaj Esperantaj poemoj aperis en 1947. Auld poste diris, ke liaj dummilitaj poemoj ne havis meriton: "Kvankam mi konis la lingvon, mi ne konis ĝian poetikon."
Post la milito Auld studis la anglan ĉe la Universitato de Glasgow. En parolado en 2001 ĉe la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li donacis sian kolekton da Esperantaĵoj, li diris: "Mia amo al Esperanto neniel malgrandigas mian amon al la angla; tial mi grincas la dentojn aŭskulti fremdulojn masakri mian patrinan lingvon, kiel ili certe faras, uzante ĝin. Nenio de ĉi tio aplikas al Esperanto."
La poemoj, kiuj sekvis La Infanan Rason, inkluzivis Rimleterojn (1976), verkitajn kun Marjorie Boulton. Por Don Lord, iama lekciisto ĉe Liverpool Universitato, Auld estis "la plej bona tradukisto de Esperanto en la mondo." Li tradukis inter aliaj "Twelfth Night" kaj "The Comedy of Errors" de Ŝekspiro, teatraĵojn de Christopher Fry kaj Alan Ayckbourn, poemojn de Robert Burns, la Robajojn de Omar Khayam, "Don Juan" de Byron, kaj "The Lord of the Rings" de Tolkien.
Li verkis eseojn kaj Esperanto-lernolibrojn. Lia Paŝoj al Plena Posedo (1968) ankoraŭ estas unu el la plej bonaj libroj por progresantoj. Li estis ankaŭ nelacigebla redaktoro. Inter 1973 kaj 2000 li eldonis ses numerojn jare de La Brita Esperantisto, periodaĵo de la Brita Esperanta Asocio.
Auld emeritiĝis kiel viclernejestro de skota altlernejo. Demandinte pri lia senĉesa fluo de verkaĵoj, li respondis, ke li fermis la oficejan pordon dum la tagmanĝo kaj verkis. Malgraŭ tio, li estis afabla kaj alirebla. Kiel komencanto, mi sidis apud li dum busvojaĝo. Li eltenis mian heziteman Esperanton kun pacienco kaj donis al mi saĝan konsilon pri taŭga lernolibro por daŭrigi mian studadon. Mi ankoraŭ havas -- kaj daŭre uzas -- tiun libron.
Auld vivis en Dollar, Clackmananshire, Skotlando, kaj postlasis edzinon Meta kaj du gefilojn.
[sentitolo]
Aĉjo
Al maro ni iris por naĝo,
Sed ridis ni pri avantaĝo.
Videblis ke jen
Viraĉoj eĉ sen
Vestaĵoj do banis ĉe plaĝo.
(RED: Estas plaĝoj en La Jolla, kie oni povas naĝi sen vestaĵoj; ankaŭ estas plaĝoj por pli retiriĝemaj homoj. Ne hezitu iri al la plaĝo pro timo renkonti “viraĉon!”)