Numero 15

Ĝisaj Vortoj | Multajn dankojn | Poemo |

Ĝisaj Vortoj

Lee MILLER

Ĉiam estas malfacile diri ion en la fino de la kursaro. Al mi estis granda plezuro konatiĝi kun vi kaj kunlabori dum la tri semajnoj de la kursaro. Kaj nun al mi estas malfeliĉe pensi ke en vendredo kaj sabato ni ĉiuj iros disen, kaj nia komunumo de NASK 2007 estos for. Sed post nur 49 semajnoj venos nova grupo al San-diego, reaperos Esperantujo ĉi tie en la belega tereno de UCSD, kaj homoj aŭdos “Saluton” kaj “ĝis” laŭ la koridoro al La Fenestroj (kiel nomiĝas nia manĝejo) denove.

Ili venos kun malsamaj spertoj kaj novaj esperoj, sed ili vere estas “ni”. Temas pri nur unu granda lingvo-komunumo ĉirkaŭ la mondo, homoj kunligitaj per Esperanto—kiu certe estas multe pli ol nur lingvo, ĉar ĝi efektive elektis nin kaj esperantistigis nin, foje kontraŭvole. Mi kredas ke mi ja estas denaska Esperantisto, kvankam mi ne renkontis la lingvon ĝis la aĝo de 16, pro tio ke post unua renkontiĝo la lingvo tuj enradikiĝis en mian vivon. Mi tion ne bedaŭras, kaj mi ne multe okupiĝas pri homoj kiuj ne same reagas al la lingvo—Esperanto daŭre faros sian laboron en la mondo kaj daŭre elektos homojn por esti kun ni. La aliaj ŝajne vivos kontente sen Esperanto, kvankam ni povas vidi la mankon.

Foje mi diras ke se estus nur unu alia Esperantisto en al mondo, tio sufiĉos por mi, ĉar ni du povus uzi la lingvon kaj ĝui ĝin. Se Esperanto kapablas kunligi vin kun mi (aŭ min kun vi) ĝi estas trezoro por kiu pagus riĉulo kaj al kiu avidus psikiatro. Ne subtaksu ĝin, kaj se vi sentas vin iom “alia” pro via intereso en tia lingvo, estu fiera. La mondo jam havas sufiĉe da “samaj” homoj, kaj bezonas iom da “malsamaj”.

Post la kursaro, la instruistoj restos je via dispono. Se vi havos demandojn aŭ bezonos helpon aŭ konsilon pri Esperanto, ne hezitu skribi al ni. La Yahoo-grupo NASK2007 restos aktiva, kaj vi povos uzi ĝin por kontakti la grupon. Ne forgesu ke ni ne estas nur kunlaborantoj, sed amikoj, kaj finfine partoj de la sama granda familio.

Mi esperas al ĉiu sekuran kaj komfortan vojaĝon; ke mankos al vi problemoj aŭ eĉ katastrofetoj; ke vi ĉiam memoros kiam uzi ĝuste la akuzativon; ke viaj valizoj alvenos samtempe kun vi; ke ni rerenkontiĝos iam, ie, iel en la mondo de Esperanto; kaj ke vi memoros la tri semajnojn de NASK 2007 kun ĝojo kaj plezuro.

Plej amike,

Lee MILLER

Multajn dankojn

Tim WESTOVER

Kiel vi ja bone scias, krei bonan kursaron estas grandega laboro, kiun kune faras multaj homoj. Krom niaj instruistoj Liĉjo kaj Paŭlo, nia direktoro Grant, kaj nia administranto Ellen, vi ĉiuj ludis gravegan rolon en nia bela kaj sukcesa etoso ĉi-jare.

Mi volas elkore danki al ĉiuj, kiuj gvidis posttagmezajn kaj vesperajn programojn:
Hoss, Tom, Vernero, Rudiger, Jody, Ellen, Paŭlo, Grant, kaj aliaj. Vi riĉigis nian komunan sperton per eksterklasaj eblecoj kaj donis al ni okazon pli bone koni unu la aliajn.

Mi volas elkore danki ankaŭ al ĉiuj, kiuj verkis por La NASKa Fasko. Mi estis tre kontenta, ke multaj de vi aperigis artikolon, anoncon, bildon, poemon, vivosperton, hobion, aŭ reagon. Mi esperas, ke NASK inspiras vin daŭre verki en Esperanto – nia komunumo bezonas ne nur verkistojn sed ankaŭ verkantoj. Por mi, unu el la plej mirindaj trajtoj de Esperanto estas bonvenemo – oni ne devas esti famega spertulo aŭ oprof por riĉigi nian lingvon. Vi bezonas nur pasion kaj (fojfoje) inspiron.

Apartajn dankojn mi ŝuldas al Hoss, kiu multe fotis kaj kies fotojn mi prenis (tro ofte forgesante agnoski la fotinton) por beligi La NASKan Faskon. Koran dankon, Hoss!

Ni ĉiuj volas, ke NASK restu sukcesa en la venontaj jaroj. Tiucele, mi petas vin diskonigi viajn spertojn en viaj kluboj, amikorondoj, familioj, kaj tiel plu. Via sukceso ĉi tie estas la plej bona reklamo por la kursaro. Mi volos ankaŭ peti al kelkaj verki raportojn pri NASK por Libera Folio, Esperanto, Esperanto-USA, La Ondo de Esperanto, El Popolo Ĉinio, diversaj retejoj, kaj aliaj novaĵfontoj. Esperantistoj ĉie interesiĝas pri nia kursaro, kiu estas la plej longa kaj prestiĝa en la tuta mondo. Gratulojn al ĉiuj, kiuj sukcesis en tiu ĉi kursaro, kaj denove elkorajn dankojn al ĉiuj – ni vere kreis ion belan dum nia (tro mallonga) kunesto.

Poemo

Aĉjo

“Kio, do, feliĉo estas?”
Ŝi demandas, ŝultre gestas.
Jen enigmo sen respondo,
Mensa ondo, fulmotondro.
“Ĉu difino ja ekzistas?”
dubas mi, rezistas, tristas.
Ĉu komforto, ĉu kontento,
aŭ rezigno pri konsento?
Pensinstigo aŭ atingo
fina al fianĉa ringo?
Gajna veto? Mortopreto?
Ne! Nur temas pri rideto.
-Aĉjo (Simmon)