Numero 14
Ĉu Aĉjo? | Nubo, kaj la Malfeliĉo de la Mustangoj |
Ĉu Aĉjo?
Tom PHOENIX
Ne povas esti nia Hide.
Tion ni scias klare nur pervide:
Li ne sin kaŝas, duonride,
Kaj poeziumas, sub-arb-side.
Certe, diras mi, ne verkis Mel:
Nia Aĉjo konscias pri bel'
Kaj verkis eĉ pri la ĉiel'.
Ĉu eble estas Rolando?
Jen staras mia demando.
Ĉu estas poeto li ekde sia plando?
En mia menso, ankaŭ Aĉjo estas nedando....
Ĉu poetas pensema Vernero?
Ĉu kulpigu lin pri tiu afero?
Ridmiena li estas, sed voĉo en la aero
Diras, ke ankoraŭ nebulas la mistero.
Mi certe ne multe malŝparos
Vortojn kulpigante al kara Hoss.
La poeto sin kaŝas en lit'
Kaj poetas per iaspeca sprit'.
Ĉu veras, do, eble la mit'
Ke la poeto nomiĝas ja Heath?
Poemoj pri am', kaj pri ĉio sur l' tero...
Ĉu tiajn oni trovus en ia kajero
Apartenanta al kara Rüdigero?
Ĉu poetas por ni eĉ Brandon?
Trovis mi taŭgan demandon.
Ĉu meritas li ĉi tiun girlandon?
Mi pensas nun pri kara Keneĉjo --
Ĉu povas li esti nia Aĉjo?
Sperton li havas, kaj eĉ -- Ho! --
Lingvokapablon. Restas... eblaĉo.
Restas nurnura dekono
da suspektoj. Ĉu kulpas do... Simmono?
Ĉu kredas iuj ĉi tiun fantomon:
Ke la kulpinto sin metis en mian domon?
Ne. Kiel mi informus ĉiun homon,
Mi volonte subskribus mian nomon.
Teori' nova ekkaptas min:
Ĉu nia Aĉjo estas.... virin'?
Viraĉe ŝi skribas. Ĉu kaŝanta sin?
....Nu, eble tro ofte, mi kredas en kin'.
Aĉjo, venas nun komplimento:
Al vi apertenu ĉiu poento.
Viaj poemoj similas al vera arĝento.
Al vi, mi estas apenaŭ studento.
Konstruota por vi estu monumento
Plena je viaj verkoj de sia forta fundamento
Ĝis (se tion ĝi havus) sia tegmento.
Nin ĉiujn regas la sama sento:
Montru vin! Pri via talento,
Kiu grandas kiel kontinento,
Ni, post la nura momento,
(Jen la temo kun akcento)
Ekkaptiĝos per la tento
Per ĉies voĉo en torento
Tosti vin kiel regimento!
(Omaĝe al vi, mi rimaĉas
Kun espero, ke tute ne malplaĉas
Al vi mia poemo, kiu, nu, kaĉas.)
--Tom PHOENIX
Nubo, kaj la Malfeliĉo de la Mustangoj
Tina SEASTROM
Nubo estas fama, blanka sovaĝĉevalo, dekdujaraĝa, kiu vivas kun preskaŭ 100 aliaj mustangoj en la montaro Pryor. Ili estas la solaj mustangoj en la ŝtato Montana.
Ginger Kathrens, naturfotografisto, sekvis Nubon ekde la unua tago de lia vivo. Ŝi sekvis lin kiam li ludis, kiam li estis malsana, kiam li malaperis, kiam li batalis aliajn virĉevalojn, kiam li komencis familion, kaj kiam li ekhavis sian propran haremon. Ginger faris du informfilmojn pri la vivo de Nubo ĝis nun. Ŝi nun preparas trian filmon por montri la vivojn de la sovaĝaj ĉevaloj, la gravecon de la familio, kaj la danĝerojn de la “Bureau of Land Management” (BLM).
La BLM, parto de la usona registaro, devas prizorgi la mustangojn, sed fakte la BLM volas ekstermi ilin. Kiam la BLM kaptas mustangojn, la dirita celo estas gardi la numerojn de la ĉevaloj, sed scientistoj diras, ke inter kaptitaj mustangoj la genaro ne sufiĉas por eviti formorton.
Ŝajnas, ke la bestposedantoj volas havi la landon, sed ĝi estas alta dezerto kaj ne taŭgas por ŝafoj aŭ bovoj.
La BLM ankaŭ donas hormonojn al pluraj ĉevalinoj por limigi la naskopovon. Pro tio, ili foje naskas siajn idojn en la malĝusta sezono, ekzemple dum la vintro – tiam ambaŭ la patrino kaj ido suferas. Pro la hormonoj la ĉevalinoj fojfoje batalas kontraŭ la virĉevaloj, samkiel aliaj virĉevaloj. La familiaj rilatoj de la tuta haremo difektiĝas.
La Cloud Foundation kaj Front Range Equine Rescue procesas kontraŭ la usona registaro por helpi la ĉevalojn. Vi povas helpi la mustangojn per donacoj. Mi vizitis la mustangojn kaj povas rakonti al vi pri ili.
La mustango estas bela parto de nia heredaĵo. Ni devas helpi ilin resti sovaĝaj.