Numero 13

Ĉu eblas forgesi la veran amon? | La plej nova esperantaĵo en Japanio |

Ĉu eblas forgesi la veran amon?

Helen FARAJI

Dum la lasta jaro de mia instruado de la persa literaturo, mi konatiĝis kun Esperanto kaj ekde tiam enamiĝis en nian karan lingvon. Bedaŭrinde, dum 29 jaroj mi ne havis la eblecon verki nek traduki, malkiel multaj el niaj samideanoj, kies revuojn mi ĉiam legas kaj kies bone faritajn laborojn mi ofte vidas.
Eble la sorto devigus min resti meznivela Esperantisto, sed aliflanke mi edziniĝis kun alilanda Esperantisto, kiu estis ege lerta kaj inteligenta. Post naŭmonata korespondado dum la milito, li venis viziti min tri fojojn sed devis ĉiam foriri. Fine, la nova registaro permesis al mi eliri la landon.
Post la unua vojaĝo al Hindujo kaj Pakistano, kie ni konatiĝis kun gesamideanoj en universitato, ni starigis etan agentejon en Istanbulo en Turkio. Tiam ni sukcesis, ĉar mia edzo scipovis kelkajn lingvojn. Multaj el liaj klientoj estis el Pollando kaj Rusio, sed bedaŭrinde mi ne havis la eblecon okupiĝi pri Esperanto, ĉar mi devis lerni la turkan lingvon. Sed mi estis feliĉa, kiam mi povis konatiĝi kun alilandaj Esperantistoj.
Pasis la tempo, kaj mi venis al Usono sola por viziti miajn gefratojn. Tamen, denove la sorto haltigis min ĉi tie, ĉar post kelke da monatoj, mia edzo forpasis, kiam li estis 58-jaraĝa. Denove mi devis rememori kaj lerni la anglan, sed ĉu estingiĝis mia amo al Esperanto? Ne, neniam! Eĉ pasintjare mi partoprenis kunvenon de ELNA kaj ĉiumonate iras longdistance al kunveno. Konatiĝinte kun Esperanto, mi fariĝis membro de UEA kaj antaŭ tri jaroj mi fariĝis membro de ELNA. Mi helpas ankaŭ al la irana Esperanta organizaĵo.
Do nun, ĉu mi sukcesis ion fari, aŭ almenaŭ ion verki, pri mia Esperanta vivo? Ĝi enhavis multajn feliĉajn momentojn, sed ankaŭ malfeliĉajn. Ĝis la, karaj geamikoj!

La plej nova esperantaĵo en Japanio

Hide TSUKUI

Kiel vi bone scias, la 92-a UK okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto en Jokohamo. Ĝi estas la dua UK en Japanio. La unua, la 50-a UK, okazis en Tokio en 1965 kun 1710 aliĝantoj.
Nur 45 tagojn antaŭ la 92-a UK, la plej prestiĝa eldonejo "Iŭanami" publikigis libron pri Esperanto. La eldonejo jam publikigis du librojn pri Esperanto, nome “Zamenhof- patro de Esperanto” de ITO Saburo, kaj “La Danĝera Lingvo – Esperanto en la uragano de persekutoj” de Ulrich LINS.
La nova libro havas titolon "Esperanto – malortodoksa lingvo”, kiun tre konata lingvisto, emerita profesoro TANAKA Katsuhiko, verkis en la japana. Ĝi havas 220 paĝojn, kaj konsistas el kvin ĉaptroj:
1. Homoj ne devas kritiki lingvojn. (44 paĵoj),
2. Kia lingvo estas Esperanto? (36 paĵoj),
3. Kritikantoj pri Esperanto. (38 paĵoj),
4. Esperanto en Azio. (66 paĵoj),
5. Ni reprenu nian lingvon en niajn manojn! (22 pajoj)

Nuntempe oni povas teni la libron en mano kaj aĉeti ĝin en ĉefaj librovendejoj en Japanio. Kaj ĉefaj ĵurnaloj devos recenzi pri la libro rilate al la 92-a UK, mi pensas. Estas bedaŭrinde, ke ĝi estas verkita nur en la japana. Tamen mi kredas, ke iu samideano japana esperantigos ĝin post ne longe, kiel KURISU Kei japanigis la libron de LINS en la sama jaro.