Numero 12
Kiel serĉi trezoron | Tra la vojoj de Vodno | Pro mia nekapablo verki recenzon pri William Auld: jen mallonga robajo |
Kiel serĉi trezoron
Tom PHOENIX
Ĉu piratan trezoron vi serĉis dum la infanaĝo? Eĉ netrovinte ĝin, ĉu vi ĝuis la serĉon? Ĉu vi serĉus trezoron nur por la ĝuo de la serĉo?
Tia estas trezorumado. Trezorumado estas iom nova sportludo kiu uzas GPS-ilon (aŭ alian metodon scii latitudon kaj longitudon -- vidu la artikolon en la lunda eldono). En la ludo, oni serĉas trezoron kaŝitan fare de piratoj. Nu, tio estas mensogo. Sed la sento restas laŭeble same.
Pasintaŭtune, du homoj (kiuj pseŭde nomas sin "R1J2G7" kaj "45andashovel") kaŝis la tielnomatan "trezorumaĵon" (iaspecan skatolon) ie en la tereno de la universitato. Tiuj kaŝintoj lasis por ni la ŝlosilon en la reto. Jen mia tradukaĵo, kiu eble fuŝiĝas -- Pere de ĝi, eĉ mi ankoraŭ ne provis trovi la trezorumaĵon!
Iru al 32° 52.995' norde, 117° 14.292' okcidente por komenci tiun facilan trezorumadon. La trezorumaĵo estas ujeto. Ĝi tenas notlibreton, kaj preskaŭ nenion alian. Estas facile ĝin trovi, sed ŝtelpaŝu, pro tio, ke studentoj ofte preterpasas. Se eĉ plian helpon vi bezonas, jen do: Vi ĉirkaŭrigardu kie troviĝas INKSHOP kaj VIGOTH por trovi la bonan kaŝlokon.
Do la baza ludo estas trovi la trezorumaĵon kaj subskribi la notlibreton kiel pruvon je la faro. Tiuj kiuj volas senti sin eĉ pli pirate kutime povas depreni bagatelaĵon kiel trezoron, lasante al la sekvontoj samtempe propran bagatelaĵon. Fremdajn monerojn, porinfanajn ludiletojn, etajn librojn aŭ faldfoliojn, butonojn, KD-ojn, kaj ajnaĵojn lasas trezorumantoj tra la tuta mondo. Ek de la komenco en Usono en la jaro 2000, la sportludo disvastiĝis ĝis hodiaŭ, kiam en la retejo www.geocaching.com troviĝas ŝlosiloj pri 430 332 trezorumaĵoj en preskaŭ ĉiuj landoj. Dum la pasinta semajno trezorumantoj verkis 307 905 notetojn pri trezorumadoj kaj trezorumaĵoj en nur tiu retejo.
Ĉu fakte tio estas sportludo? Ĉu oni nur entajpas la ciferojn en la ilon, simple sekvas la ilon al la loko, kaj tujtuj prenas al si la skatolon? Nu, povas esti, sed plej ofte ne tiel simple estas. Vojoj ja ne estas ĉiam rektaj, kaj do la serĉanto devas trovi la ĝustan vojon eĉ de la komenco. Multaj [vidu p. 3]
[de p. 1]
trezorumaĵoj estas facile troveblaj, sed ankaŭ estas enkavernaj, subakvaj, montsupraj, polusaj, kaj tre ruze kaŝitaj trezorumaĵoj. Kelkaj troviĝas ĉe aparte vizitinda loko, ekzemple ĉe la granda koloseo de Romo, aŭ ĉe simpla skulptaĵo. Foje estas ne skatolo, sed nur vidindaĵo. Foje estas multaj apartaj ŝlosiletoj kiujn oni devas trovi kaj zorge munti por havigi al si la lastan grandan ŝlosilon kaj do la skatolon. Mi eĉ konfesu, ke eble la plejmulto el la trezorumaĵoj estas ne tre bone elpensitaj. Tamen, samkiel fiŝkaptado povas esti bona sportludo eĉ kiam fiŝo ne kaptiĝas, trezorumado estas ĝuebla eĉ se nenio troviĝas.
Ĉu la vortoj "trezorumadi" kaj "trezorumaĵo" estas oficialaj? Ankoraŭ ne. Mi mem uzis ilin kiam mi unue enkondukis la ludon en Esperantujon dum la 18-a Internacia Festivalo en Magdeburgo, Germanio, en decembro de 2001. La angla vorto por la ludo, geocaching, estas mem neologismo, kaj ĝia transliterumado en Esperanton ne bonvenus. Ankaŭ mankas en nia lingvo pli bona nomo por la ilo kiun mi supre nomas GPS-ilon. (Ĉu loktrovilo? Ĉu lokigilo?) Kion vi pensas pri tiuj vortoj?*
Kunportas sian GPS-ilon niaj NASK-anoj Jody kaj Mel. Ili ĉiujn invitas trezorumadi. Do, mardon je la 2:00 ptm ni kuniĝos antaŭ la Cuzco-domo kaj ekiros por serĉi la proksiman trezorumaĵon. Kunludu!
*: RED - La instruista teamo, post kelktaga debato, aprobas “persatelita lokalizilo.”
Tra la vojoj de Vodno
Petre Bakevski
La jena poemo estas tre fama en Makedonio. Vodno estas monteto apud Skopje, ĉefurbo de Makedonio. Homoj ofte iras tien por vidi la urbon desupre. La poemo troviĝas en Esperanta traduko en la libro “Nokto de parolo.”
-Emilija
Tra la vojoj de Vodno
Petre Bakevski
1.
Iuj supreniras
iuj descendas
Ni sopiras al la ĉielo
Je la silento-SILENTO
je la vorto-VORTO
Ni alsupris-
ni klopodis ne surtreti la herbojn
ni klopodis ne ŝteli la floran odoron
Je la soleco-SOLECO
je la silento-SILENTO
Ni alsupris al la ĉielo
kvazaŭ ni rajdis flugipovan cervon
aŭ tio estis la birdo
Portanta tra la nuboj
la bluon de l`animo
Je la birdo-BIRDO
Je l`animo-ANIMO
2.
Ĉu ni atendas la lumon?-ŝi demandis
L`ardaĵon kiu igas la fajron-mi diris
Je la koro-KORO
je l`amo-AMO
Estis l`amo
Sur flaminĝinta stelo
mi devigis la cervon por atingi la vojon
de nia deveno.
Pro mia nekapablo verki recenzon pri William Auld: jen mallonga robajo
Rudigero SACHS
Verki recenzon ne tre facilas
pri la verkaro de granda poeto,
kies poemoj poete subtilas,
fulmas foje kiel kometo.
Pri la verkaro de granda poeto
kursanoj meditas kaposkrape.
Suferos eble la dieto.
Mi spleniĝos, mensobate.
Kursanoj mediatas kaposkrape
Miaj rimaĵoj ne tre utilas.
Eble ideo trafulmos frape . . .
Sed verki recenzon ne facilas.