Numero 11

Latitudo kaj longitudo | Pri NASK, AIS, kaj ISAE | Kanto | Poemo |

Latitudo kaj longitudo

Tom PHOENIX

Kio troviĝas ĉe 32° 53.081' norde, 117° 14.524' okcidente? Nia Cuzco-domo, fakte. Tiuj ciferoj diras la latitudon kaj longitudon, kaj per tiuj ciferoj maristoj, aviadistoj, mapfaristoj, kaj eĉ aŭtistoj povas nomi kaj rekoni iun ajn lokon sur la terglobo.

Ĝis antaŭnelonge, estis iom altkoste precize mezuri latitudon kaj longitudon. Sed nun haveblas malaltkostaj iloj kiuj estas uzeblaj eĉ de infano. La sistemo nomata "GPS" (angle: Global Positioning System) estas loktrova servo kiun ĉiuj rajtas uzi senpage – oni devas aĉeti nur la ricevilon. Tre simpla ricevilo kostas proksimume 120 usonajn dolarojn.

La sistemo uzas proksimume 25 satelitojn, kiuj ĉirkaŭiras la teron tage po (proksimume) du orbitoj. Ĉiu satelito daŭre sendas radiomesaĝon pri sia preciza orbito. De iu ajn loko en la terglobo, krom foje proksime al la polusoj, oni povas aŭskulti al almenaŭ kvar satelitoj en iu ajn momento. Kutime, eĉ ses aŭ sep videbliĝas. Kompreneble, pro tio ke satelito estas for je dekmiloj da kilometroj, oni vidas aŭ aukskultas nur metafore, pere de la ilo.

Kial oni volus aŭskulti al eĉ kvar satelitoj? Almenaŭ tiom bezoniĝas por precize rekoni la pozicion. Kiam la ilo aŭdas la unuan sateliton, ĝi scias kiom for estas tiu satelito. Ĝi konstatas la distancon per komparo de la tempo, en kiu sendiĝis la mesaĝo, al la tempo, en kiu ĝi alvenis. Pro tio ke radiaj ondoj rapidas kiel lumo, ju pli la tempo, des pli la distanco. Do per la unua satelito, la ilo trovas sin sur la surfaco de kosmospaca sfero, kies centro estas la satelito.

Per dua satelito, la ilo sin trovas sur dua sfero samspeca. Kie kuniĝas du sferoj estas cirklo. Do, la ilo trovas sin ie laŭ tiu cirklo. Per tria satelito, tria sfero. Kie kuniĝas la cirklo kaj la tria sfero, estas du lokoj. Per nur tri satelitoj, do, la ilo ne povas esti certa pri kie ĝi estas, pro tio ke restas ankoraŭ du eblecoj. Per kvara satelito la preciza loko troviĝas, do la latitudo, la longitudo, kaj eĉ la alteco.

Fakte, estas aldonaj komplikaĵoj. Pro tio ke ni vivas en kvar-dimensia universo, oni pripensu ankaŭ pri la tempo. La ricevilo ne havas tre precizan horloĝon, kiu nepras por kalkuli precize kiam alvenas signalo. Kiel do kalkuli precizan tempon, kaj sekve lokon?

La solvo estas ke la satelitoj mem havas tre precizajn horloĝojn. Surteraj prizorgantoj ĉiam kontrolas, ĉu ĉiu satelito konas ĝuste sian orbiton kaj tempon. La elsendaĵo enhavas detalojn pri la preciza orbito kaj preciza tempo ĉe la satelito. Per komparo de almenaŭ kvar signaloj, la ilo povas sin trovi kaj en la kosmospaco kaj en la tempo. Do tiu ilo tuj iĝas horloĝo tre preciza, kaj ne nur loktrovilo.

Kiom precizaj estas tiuj iloj? La eraro povas estas ĝis 20 metroj, sed kutime estas inter kvin ĝis dek. Do, tiu kiu volas trovi domon en fremda urbo eble kondukiĝus al la apuda pordo. Oni ne blinde sekvu la ilon.

La sistemo GPS ne estas la sola tia sistemo. Ankaŭ estas sistemo nomata GLONASS, kiun faris la iama Sovetunio kaj prizorgata nun de Rusio. Kvankam oni diras ke plu da satelitoj iam venos, tamen GLONASS ne plu havas sufiĉe de nepaneantaj satelitoj, kaj do ne plu ofte uzeblas nek uziĝas.

Trie estas sistemo nomata Galileo, kiun konstruas nun kelkaj eŭropaj landoj, kiuj ne volas ke la mondo havu nur usonan sistemon. Ankaŭ Ĉinio kaj Israelo nun kunlaboras, tamen la sistemo havas malgrandan buĝeton kaj ne realiĝos dum la proksimaj jaroj. Do, ĝis nun, la sola sistemo kiu plene funkcias estas la usona.

Ĉu estas problemo, ke la sistemo estas usona? Neniu scias. Prizorgas la GPS-an sistemon la usona militistaro, pro tio ke tia sistemo nepre uziĝas dum milito. Eble dum milito, oni barus la sistemon en kelkaj lokoj, aŭ eble tute paneigus aŭ sabotus ĝin. Tamen, pro tio ke ĉiuj rajtas uzi la sistemon usonan senpage, ne estas facile trovi subtenon (kaj do buĝeton) por neusona sistemo.

Sed restas grava demando pri tia ilo: Kiel oni povus sportludi per ĝi? Venas la respondo morgaŭ....

Pri NASK, AIS, kaj ISAE

Rudiger SACHS

Ofte aŭdataj, malofte konataj: la institutcioj, kiuj prezentiĝas en Esperantujo precipe per akronimo, mallongigo, aŭ siglo

Certe ni, la NASKanoj, bone scias, ke ni estas partoprenantoj de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, kiu naskiĝis en la jaro 1970 kaj ĉi-jare okazas kadre de UCSD, la Universitato de Kalifornio en San Diego.

-Kaj jen: rilato al AIS. Multaj homoj – precipe studentoj – aŭdis pri tiu ĉi “Universitato de Esperantujo,” kiu ankaŭ estas nomata la “Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino.” Intime ligita kun la plej malgranda respubliko en Eŭropo, en kiu la Akademio estis kreita kiel ŝtata instanco en la jaro 1983, AIS aranĝas fakajn kursojn kaj ekzamenojn ne nur en San Marino mem, sed ankaŭ okazigas kunlabore kun ŝtataj universitatoj en diversaj landoj (Rumanio, Rusio, Ĉeĥio, Pollando, kaj aliaj) sciencajn kaj studajn konferencojn.

-Kaj jen: rilato al ISAE, kiu pasintjare festis sian centjariĝon kiel unu el la plej aĝaj fakaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA). ISAE celis apliki Esperanton en sciencteknikaj sferoj per sia asocia organo “Scienca Revuo,” kiu estas la ligilo inter interesatoj pri sciencaj aferoj el ĉiuj fakkampoj.


NASK: praktika ĉiujara esperantlingva kursaro kadre de ŝtata universitato
AIS: universitatnivela internacilingva instruado de studentoj kun la eblo bakalaŭriĝi, magistriĝi, kaj doktoriĝi
ISAE: publikigo de originalaj artikoloj, recenzoj, kaj aliaj sciencaj sciindaĵoj en Esperantlingva “Scienca Revuo”

Tiuj tri mallongigoj valoras fundan ekkapigadon kaj konsideron.

Kanto

Aĉjeto

(Kantu triste, kvazaŭ miksaĵo de gajeco kaj funebro)

En lontanaj montoj poeto kun amor’
Sopiris al la junulin’, objekto de ador’.
Li al si bildigis kisojn kun brakumad’,
Sed ĝuste nun li sidis sola, meze de saŭdad’.
Ho juna poeto, kial ploras vi?
Kial sidas sub la arb’, plena de mizeri’?
Iru al la celo, iru kun rapid’
Al la amatino, gardu kun avid’.
La poet’ hezitis, ne sciis li kial . . .
Liaj versoj estis aĉaj—nu, jen, ĉu tial?
Ne, ne tiom aĉe li versis el la kor’
Kaj kantis al la mondo pri l’objekto de l’ador’.
Ho juna poeto, kial ploras vi?
Kial sidas sub la arb’, plena de mizeri’?
Hastu al la celo, iru kun rapid’
Al la knabineto kiu estas en la vid’.
Sed ne, li simple sidis, aĉverse verkis li
Sub la arbo—eĉ sen pomoj—fluis poezi’.
Nu . . . poezio? Eble tro; mi dirus “fluis kaĉ’”
Preskaŭ ĉiutage el la plum’ de poetaĉ’.
Ho juna poeto, kial ploras vi?
Kial sidas sub la arb’, plena de mizeri’?
Revoj foje malaperas el la homa vid’—
Iru ŝin kaj kisu ŝin, kun gajpoeta rid’.
Sed pro tio ke li aĉis kaj aĉversis ade,
Kaj sidis sub la arbo, kaj nur ploris aĉsaŭdade . . .
El poetaj fingroj flue foren glatis ŝi . . .
Kaj lasis aĉversiston en la viv’ de mizeri’.
Ho juna poeto, kial stultis vi?
Kial aĉe versis, tiel en mizeri’?
Revoj bobelece malaperas en aer’
Sed aĉaj versoj restos ĝis eterne en la ter’.

Aĉjeto

Poemo

Aĉjo

Plene de honto
inta naĝonto
kaŝas sin ene
por resti senĝene.

Manko de suno
estos la puno
kontraŭ memfido
nun for pro timo.

--Aĉjo