Numero 10

Esperanto kaj mi | Poemo | Teo estas veturilo al gastamo |

Esperanto kaj mi

Hide TSUKUI

Mi eklernis nian lingvon en Esperanto-klubo en Tokio antaŭ kelkaj jaroj, kiam la 50-a UK okazis en Tokio en 1965. Konata germana esperantisto Ulrich Lins, kiu studis en la Universitato de Tokio, vizitis nin, kaj tie mi unuafojon aŭskultis babiladon en Esperanto. Tiam li certigis min, ke Esperanto estas uzebla reale.

Kaj post kursoj elementa kaj meza, mi havis ŝancon korespondi kun ĉino, kiu nomiĝas Ubeko. Laŭ sia letero li laboris en farmobieno en vilaĝo proksime de Pekino. Tiam Ĉinio estis en la mezo de Granda Kultura Revolucio. Kvankam oni ne povis korespondi kun ĉino, mi povis korespondi kun li. Tio estis tre grava afero por mi. Krome, li loĝis en malliberejo pro politika afero, poste tion mi eksĉiis. La korespondado kun Ubeko certigis min, ke Esperanto estas tre utila.

Tamen bedaŭrinde mi devis foriri el Esperantujo pro mia propra kialo, nome okupiteco en mia laborejo. Post pli ol tridek jaroj, mi fariĝis pensiulo en aprilo de la lasta jaro. Mi rekomencis lernadon de Esperanto, kaj somere mi partoprenis en NASK 2006, en Vermonto. En la unua semajno tie mi komprenis nenion, tamen en bankedo de la lasta vespero, mi povis kompreni trione. Tio estas grava por mi.

Tamen post la NASK, mi partoprenis en la 93-a Japana Esperanto-Kongreso (jubilea centjariĝo de la Japana Esperanto-movado) , kiu okazis de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 2006 en la urbo Okajamo. Tie kolektiĝis 470 esperantistoj, inkluzive ok alilandanojn el Bulgario, Estonio, Francio, Germanio, Koreio kaj Svedio. Ĉefaj programoj estas jene: ekskurso, stud-raporta kunsido, amika vespero, ekzameno, Esperantaj Ret-Amantoj, ekumena kristano, Japana Pacdefenda Esperantista Asocio, ĝeneraka kunsido de Japana Esperanto-Instituto, Esperantaj prelegoj, simpozio “Sur la sojlo al la dua jarcento de japana Esperanto-movado”, [vidu p. 2]
interreto, Goo, Esperanta Klubo de Amatora Radio, bankedo, Bonveno al la 92-a UK en Jokohamo, malfermo solena ktp. Tie mi revidis multe da malnovaj geamikoj post longaj jaroj.

Kaj mi partoprenis kuraĝe en la oratora konkurso. Mi rakontis mian sperton pri korespondi kun Ubeko. Mi kredas, ke mia rakonto devis esti interesa, kaj donis al aŭskultantoj kortuŝon. Kaj mi perdis la grandan pokalon bedaŭrinde, tamen mi ricevis la triagradan premion. Hura, hura!

Ĉu vi volas demandi al mi, kiom da kuraĝemuloj partoprenis en la oratora konkurso? Mi devas respondi al vi senerare! Tri! (ha ha)

En la sekvanta aŭtuno mi partoprenu por gajni grandan pokalon.

Poemo

Aĉjo

Ekscitiĝinte
Mia anim'
Iel esprimos ĉion al ŝi,
Ne nun sed iam sube de sun'
Jes, ŝi komprenos senton de ĝoj'
Antaŭ 'adiaŭ,' la fina 'ĝis la.'
--Aĉjo

Teo estas veturilo al gastamo

Ellen EDDY

Teumi! kriis NASKano kiu gajnis premion en ludo farita dum la prezento pri teoj de la tuta mondo. Gastamanta Jody Hurd starigis te-feston ĉe la kutima te-horo 16h00 hieraŭ. Partoprenantoj gustumis diversajn teojn el multaj partoj de la terglobo. Jody aranĝis kvar lokojn kie gastoj povis provi verdan, nigran kaj herba-fruktan teojn. Poste oni povis eĉ krei sian propran kombinaĵon el la divers-tipaj teoj. Unue, oni elektis la teon kaj per mezurilo enmetis ĝin en saketon faritan el filtro-papero. Post la aldono de varmega akvo kaj iom da atendado la teo pretiĝis. Fininte la eksperimentadon, la gastoj ludis “Bingo”-similan ludon uzante etetajn kukojn kaj biskvitojn kiel ludpecojn. Malvenkintoj povis manĝi la ludpecojn. Kaj la teo kaj la ludpecoj bongustis. Jody vere pruvis ke teumado estas bona maniero distri kaj gajigi gastojn.