Numero 1

Bonvenon! | Welcome! | De la redaktista skribotablo | Diegoj kaj dietoj |

Bonvenon!

Lee Miller

Saluton, kaj bonvenon en bela La Jolla, Kalifornio. Mi feliĉas ke vi decidis partopreni en NASK 2007 ĉe la Universitato de Kalifornio en San-diego. Ni troviĝas en unu el la plej prestiĝaj universitatoj en Usono, kaj fakte en la mondo. Mi aparte bonvenigas tiujn kiuj vojaĝis el aliaj landoj (Japanujo, Germanujo, Makedonio, Kanado) kaj ĝojas ke vi povos lerni ĉi tie ĉi-jare. Gravas al ni la miksaĵo de diversaj kulturoj, lingvoj, kaj vivospertoj.

NASK ĉiam estas eksterordinara sperto: homoj el diversaj landoj kunvenas por vivi en Esperanto-komunumo dum tri semajnoj, malofta afero! Ĉi tie vi renkontos novajn (kaj kelkajn malnovajn) amikojn, plibonigos vian lingvo-kapablon, kaj lernos multon pri aliaj homoj kaj kulturoj.

Mia ĉefa konsilo de jaro al jaro al niaj partoprenantoj estas: Parolu, ne silentu. Sen NASK, sen instruisto, kaj sen kurso vi kapablas lerni la gramatikon kaj vortprovizon de Esperanto; hejme vi povas esplori en interreto, legi librojn, kaj aboni gazetojn; aparte de lingvo-komunumo vi povas membriĝi en loka, landa, aŭ tutmonda asocioj. Vi eĉ povas verki kaj traduki sen la helpo de kursaro. Kial, do, dediĉi viajn tempon, energion, kaj monon al NASK? Simple pro tio, ke ĉi tie vi povas kaj paroli, kaj aŭskulti la paroladon de aliaj, ege aktive, tuttage, kaj pri diversaj ĉiutagaj aferoj.

Do mi kuraĝigas vin paroli en Esperanto ĉie kaj pri ĉio. En la dormoĉambro frumatene kaj malfruvespere; en la manĝejo (“Kiel oni nomas tian supon en Esperanto?” “Kiel nomiĝas tiu ĉi legomo?” “ĉu vi povus doni al mi iom da . . . mmm . . . kio estas tio en Esperanto?”); promenante grupe al la kursoj; dum ekskursoj; kaj neformale dum liberaj horoj. ĉu estas facile? Tute ne . . . sed mi kredas ke vi ne pagis por havi facilajn semajnojn, sed por vere progresi. Nia Esperanto-komunumo estas vera trezoro, kaj se vi silentos vi ne plene profitos.

Ne pensu, “Ho, mi ne bone parolas, mia prononco ne estas ĝusta, mi ne scias ĉiujn vortojn kiujn mi bezonas.” Oni vere lernas paroli per parolado. Certe vi faros kelkajn—eble eĉ multajn—erarojn. Ne gravas! Ju pli vi parolos, des pli vi kapablos paroli. (Kaj jen sekreto: eĉ kiam mi parolas la anglan, mian denaskan lingvon, mi foje faras erarojn . . . )

Mia alia konsilo estas ke se vi ne komprenas ion, demandu al iu. La instruistoj kaj Ellen, Tim kaj Grant pretas helpi vin. Se vi ne scias kie vi devus esti aŭ kion vi devus fari, petu helpon. Kaj se dum la kurso vi ne estas kontenta aŭ feliĉa pri io, bonvolu diskuti tion kun ni. Ni ne ĉiam povas feliĉigi ĉiujn, sed ni provos fari por vi kion vi bezonas por via sukceso.

Ĝuu viajn semajnojn ĉi tie en La Jolla, partoprenu la Esperanto-komunumon, kaj parolu, parolu, parolu.

Plej amike,

Lee Miller

Welcome!

Lee Miller

Hello, and welcome to beautiful La Jolla, California. I’m glad you decided to participate in NASK 2007 at the University of California-San Diego. We are in one of the most prestigious universities in the United States, and in fact in the world. I particularly welcome those of you who came from other countries (Japan, Germany, Macedonia, and Canada) and am very happy that you can study here this year. The mix of diverse cultures, languages, and life experiences is very important to us.

NASK is always an extraordinary experience: people come from different parts of the world to live in an Esperanto community for three weeks, a very rare event! Here you’ll meet new (and some old) friends, improve your language skills, and learn many things about other people and cultures.

My main advice to our participants from year to year is this: Speak, don’t stay quiet. Without NASK, without an instructor, and without a course you can learn the grammar and vocabulary of Esperanto; at home you can explore the internet, read books, and subscribe to magazines; without a language community you can join local, national, or international associations. You can even write and translate without the help of a course. Why, then, are you giving your time, energy, and money for NASK? Simply because here you can both speak, and listen to others speak, fully actively, all day long, and about various topics of everyday life.
(continued on page 3)
So I encourage you to speak in Esperanto everywhere and about everything. In your dorm room early in the morning and late at night; in the dining hall (“What do you call that soup in Esperanto?” “What’s the name of this vegetable?” “Could you pass me some of that . . . mmm . . . what is that in Esperanto?”); walking in groups to class; during excursions; and informally during free time. Is that easy? Absolutely not . . . but I don’t believe you paid to have an easy three weeks, but to really experience some progress. Our Esperanto community is truly a treasure, and if you keep silent you won’t experience the full benefit.

Don’t think, “Oh, I don’t speak well, my pronunciation isn’t right, I don’t know all the words I need.” You truly learn to speak by speaking. Of course you’ll make some—maybe even many—errors. It doesn’t matter! The more you speak, the more you’ll be able to speak. (And here’s a secret: even when I speak English, my first language, I make errors once in a while.)

My other bit of advice is that if you don’t understand something, ask someone. The instructors and Ellen, Tim and Grant are ready to help you. If you don’t know where you should be or what you should do, ask for help. And if during the course you’re not satisfied or happy about something, please talk about that with us. We can’t always make everyone happy, but we’ll try to do what you need for your success.

Enjoy your weeks here in La Jolla, be a part of the Esperanto community, and speak, speak, speak.

Plej amike,

Lee Miller

De la redaktista skribotablo

Tim Westover

Karaj Esperantistaj geamikoj!

Vi estas tre bonvenaj al NASK 2007, kiu okazas sur la Okcidenta Marbordo de Usono por la unua fojo ekde 2001. Ni pasigis kvin belajn jarojn en la Vermontaj montoj, sed ni estas feliĉaj reveni al urbego, kiu plenas je eblecoj por ekskursi kaj sperti la kulturon de la regiono.

Ĉi-jare mi estas helpinstruisto – tio signifas, ke mi redaktas La NASKan Faskon ĉiutage kaj aranĝos posttagmezajn / semajnfinajn ekskursojn kaj vesperajn programojn. Viaj verkaĵoj por La NASKa Fasko igos ĝin interesa legaĵo por ĉiuj; viaj ideoj por ekskursoj kaj vesperaj programoj nepre riĉigos nian komunan sperton ĉi tie.

Mi celas okazigi posttagmezan ekskurson aŭ vesperan programon ĉiutage. Malofte okazos ambaŭ posttagmeza kaj vespera aranĝo en la sama tago, ĉar vi ja bezonos tempon por fari hejmtaskojn kaj ripozi. Dum la semajnfinoj ni havos tuttagajn ekskursojn, plejverŝajne kun la partopreno de lokaj Esperantistoj el San Diego. Neniu ekskurso aŭ programo estas deviga; vi estas liberaj esplori la urbon sole aŭ grupe. Mi klopodos havi provizon de vojaĝlibroj kaj faldfolioj pri ekskurseblecoj en mia ĉambro – ne hezitu viziti!

Kion verki por La NASKa Fasko? Vi povas verki pri viaj spertoj ĉe NASK aŭ pri via vojaĝo ĉi tien. Verku pri viaj hobioj, opinioj, kaj interesoj. Dividu kun ni viajn poemojn, novel(et)ojn, ŝercojn, kaj desegnaĵojn. Ne gravas, ĉu vi estas komencanto aŭ instruisto: mi bonvenigas artikolojn de ĉiuj, kaj mi pretas helpi al tiuj, kiuj volas helpon. Artikolojn vi povas sendi rekte al mi ĉe timwestover@yahoo.com aŭ liveri al mia ĉambro.

Fine mi bonvenigas vin gvidi vesperan programon. Temas pri 30 minuta afero, kaj temo povas esti laŭ via plaĉo. Dum antaŭaj jaroj ni ĝuis vesperajn programojn pri eksterlandaj vojaĝoj, hejmurboj kaj hejmlandoj, hobioj kaj ludoj, Esperantaj literaturo kaj verkistoj, loka kluba agado, kaj kulturaj eventoj, kiel kantado, dancado, kaj muzikado.

Dum la venontaj tri semajnoj, vi spertos amikecon, inspiron, mensan pligrandigon, kaj amuzon – ne nur dum via tempo en la klasĉambro, sed ankaŭ en la manĝejo, en la dormejo, en la komputilejo kaj biblioteko, sur la buso kaj dum ekskursoj, kaj dum vi legos kaj verkos por La NASKa Fasko!

Diegoj kaj dietoj

Paŭlo Gubbins

Survoje al San Diego mi multe cerbumis pri la signifo kaj la deveno de la nomo de la NASK-urbo. Klare, ne estas multo alia farenda dum multhora flugo krom cerbumi. Evidente, mi diris al mi, la urbo estas fondita de ĝis nun nekonata sekto de praesperantistoj, kiuj, trovante en la regiono neniajn religiajn spurojn, esprimis sian malkontenton kaj baptis la urbon Sen Diego – alivorte urbo sen dioj aŭ diegoj. Tute pardoneblas la konfuzo inter ‘san’ kaj ‘sen’: ni parolas ĉi tie pri pra-, kaj do antaŭfundamenta, eĉ antaŭzamenhofa Esperanto.

Interesa teorio, sed bedaŭrinde neniel pravigebla. Esplorante la universitatan tereron, mi trovis grandan statuon dediĉitan kredeble al sun-dio. Do jen la respondo al mia cerbumado: temas ne pri urbo sendiega sed pri urbo sundiega … alivorte ne urbo senreligia sed urbo pagana. Do la ĝusta nomo de la urbo fariĝu, en bona Esperanto, kaj kun streketo, Sun-Diego.

Do tiel, malkovrinte la ĝustajn originojn de la nomo de la urbo, mi ekde nun parolos ekskluzive pri Sun-Diego. Cetere mi proponas, ke NASK-anoj verku komunan leteron (bona kaj trafa ekzerco por unu el la du grupoj) al la urbaj instancoj, atentigante pri la eraro en la literumado de la gastiganta urbo kaj insistante, ke ĝi estu tuj konata tra la tuta mondo kiel Sun-Diego.

Nur ironie estas, ke – almenaŭ ĝis nun, sabato, kiam mi kunskrapis ĉi tiujn vortojn – la suno apenaŭ sin montris. Tamen diegoj obeas al siaj, ne al niaj reguloj. Kaj sun-diegoj, sendube, ne esceptas.

PPG

PS. Pro la kvantoj de la manĝaĵoj en la kafejo Ventanas (‘ventanas’: rimarku perfekte formitan verbformon, verŝajne unike uzatan en Esperanto, kio denove pensigas min pri la ekzisto ĉi-tiea praesperanta sekto …) eble kelkaj preferos Sen Dieto. La elekton mi lasos al vi, kara leganto.