Nia tuttaga ekskurso por sabato estas ekskurso al Balboa Park kaj la Zooparko de San Diego en la urbocentro. Venos kun nia raportisto de NPR (la usona tutlanda publika radioservo), kiu interesiĝas vidi nin interkomunikante kaj ĝuante Esperanton dum ni esploras la urbon.
La Zooparko de San Diego estas unu el la plej famaj en la tuta mondo; mi aŭdis pri ĝi ekde mia infanaĝo kaj antaŭĝuas viziti ĝin (malgraŭ tio, ke mi ne estas aparte zooparkema!).
Ni iros per buso al la parko. Kosto de la enirbileto en la zooparkon estas $33, kaj ni aĉetos la biletojn kiam ni alvenos al la zooparko.
|