EventoUrbocentro de San Diego
Dato21-a de julio, 2007
Horo9-a atm
LokoInter la dormejoj Cuzco
InformoEn sabato, ni okazigos grupan ekskurson al la urbocentro de San Diego. Ni ekiros je la 9-a atm de nia dormejoj Cuzco kaj iros al la bushaltejo. Tie ni atendos la buson 30, kiu venos en sabato nur ĉiun duonhoron. Per aŭtobuso 30 ni iros dum horo kaj duono al la haltejo de Broadway & 3rd Street, en la urbocentro de San Diego. Dumvojaĝe ni preterpasos Pacific Beach (Pacifika Plaĝo), kiu estas konata loko por gejunuloj, naĝemuloj, surfistoj, ktp, kaj ni preterpasos ankaŭ Old Town, kiu estas parko kun malnovaj historioplenaj konstruaĵoj el la fruaj jaroj de la urbo. Tiuj, kiuj volas eliri je Pacific Beach aŭ Old Town, eliru kaj esploru.
Kiam ni atingos la urbocentron, ĉiuj disiru en malgrandaj grupoj al la lokoj, kiuj estas al ili interesaj. Apude troviĝas la kvartalo Gaslamp, kie estas multaj butikoj, restoracioj, trinkejoj, kaj kafejoj. Ne pli, ol mejlon for, troviĝas la haveno de San Diego, kie estas granda militŝipo USS Midway, kiun oni povas esplori, kaj muzeo de velŝipoj. La vilaĝo de Seaport troviĝas apud la ŝipoj – tie ankaŭ estas butikoj kaj restoracioj. De Broadway & 3rd Street vi povas preni la buson 7 al Balboa Park kaj ties muzeoj. La buso 7 ne estas senpaga por ni – unudirekta tarifo estas $2.25, kaj oni devas havi la ĝustan monon por eniri la aŭtobuson.
Ĉiuj respondecas por la propra hejmeniro per buso 30; ni ne renkontiĝos por grupa reiro. Ekiru de Broadway & 3rd Street je la 3:30-ptm se vi volas trafi la vespermanĝon ĉe la universitato.

Julio 2007

DimLunMarMerĴaŭVenSab

8

9

10

Birch Aquarium: 1:40ptm

11

Interkona Vespero: 7:30ptm

12

Ekskursoj al La Jolla: 1:40ptm

13

14

Balboa Parko / Zooparko de San Diego: 9atm

15

Ludofesto: 3:30ptm

16

Arkitekturo de Muir College: 2ptm

17

Projekto Springboard: 7:30ptm

18

Virtuala Fridujo: 2ptm

19

Tefesto: 4-a ptm

Jxim la migrulo: 7:30-a ptm

20

Festo cxe la domo de David Jordan: 7-a ptm

21

Urbocentro de San Diego: 9-a atm

22

Salsodancado: 8-a ptm

23

Grupo de Sep: 2ptm

24

Trezorumado: 2

25

Veganismo: 2

26

Diplomceremonio: 7

27

28