Bonvenon al La NASKa Fasko 2007!

La NASKa Fasko estas la ĉiutaga novaĵbulteno de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, kiu okazas ĉi-jare en La Jolla, Kalifornio, Usono ĉe la Universitato de Kalifornio San Diego (UCSD). De la 9-a ĝis la 27-a de julio studos 20 studentoj en progresiga kaj altnivela kursoj.

La papera versio de La NASKa Fasko enhavas, krom anoncojn pri la kursoj kaj ekskursoj, kontribuaĵojn de la studentoj, kiel verŝaĵojn, eseojn, noveletojn, vivospertojn, kulturaĵojn, kaj tiel plu. La NASKa Fasko ne nur helpas al la studentoj plibonigi siajn verkokapablojn, sed ankaŭ riĉigas la komunan sperton de studentoj dum la kursaro kaj poste.

Ni elkore invitas vin esplori tiun ĉi retejon kaj legi la verkojn de niaj studentoj!

Komentojn kaj salutojn vi povas sendi al la redaktoro de La NASKa Fasko, Tim Westover, ĉe timwestover@yahoo.com.